Dénes Varga | |
---|---|
![]() Dénes Varga | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1987 (37-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Dániel Varga |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto • naĝisto |
Dénes Varga [dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Varga Dénes Andor estas hungara akvopilkisto (avanulo), dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono. Lia frato estis Dániel Varga.
Dénes Varga[1] naskiĝis la 29-an de marto 1987 en Budapeŝto.
Biografio
Dénes Varga maturiĝis en privata gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en Internacia Negoca Altlernejo. Li edziĝis en 2012, lia edzino naskis 2 filojn. Li ricevis premiojn inter 2004-2021.
Sporta kariero
Dénes Varga ekde 1999 estis akvopilkisto enlande, escepte inter 2010-2014 en Kroatio. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje (2007-2019), kroata ĉampiono en 2014, dum li apartenis al la hungara nacia teamo ekde 2004 almenaŭ 246-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun ora kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2013.