Dénes Ujlaky | |
---|---|
Dénes Ujlaky | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ujlaki Dénes |
Naskiĝo | la 20-an de januaro 1945 en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Dénes Ujlaky [dEneŝ ujlaki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ujlaki Dénes estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Liaj familiaj nomvariantoj estas erare Ujlaky; Újlaky; Újlaki.
Dénes Ujlaky naskiĝis la 20-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio
Dénes Ujlaky frekventis benediktanan gimnazion en Győr, sed en 1960 li estis arestita, poste kondamnita pro kontraŭŝtata komploto (komprenu: apogo de la Hungara revolucio de 1956). Li liberiĝis pro la tutlanda amnestio en 1963, poste li povis esti nur simpla helplaboristo. En la jaroj 1968 kaj 1969 li lernis en studio de Nacia Teatro (Budapeŝto) (li ne rajtis lerni en la teatra altlernejo), poste li aliĝis al trupo de Teatro Csokonai (Debrecen). Baldaŭ li nelonge apartenis al diversaj teatroj (Teatro Petőfi (Veszprém), Teatro Kisfaludy, Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Szigligeti (Szolnok)). En 1981 li membriĝis en la Nacia Teatro en Budapeŝto, sed en la sekva jaro li apartenis al la fondintoj de Teatro Katona József. Li ricevis plurajn premiojn inter 1990-2015.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- La ventego - Alonso
- Reĝo Lear - Kent
- Kiel plaĉas al vi - Charles
- Somermeznokta sonĝo - Egeus
- Henriko la 4-a - Falstaff
- István Örkény: Tóték - titolrolo
- Molière:
- La Avarulo - Anselme
- La mizantropo - oficiro en la juĝejo
Elektitaj kinaj filmaj roloj
- 1974 – Hajdúk
- 1987 – Kokluŝo (filmo)
- 1993 – Ni neniam mortos!
- 2010 – Halálkeringő
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
- 1973 – Kincskeresö kisködmön
- 1985 – Széchenyi napjai
- 1997 – A Szórád-ház
- 2009 – Hajónapló
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Telly Savalas, Bud Spencer kaj aliaj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj