Dénes Farkas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de oktobro 1884 en Felsőbagod |
Morto | 11-an de aŭgusto 1973 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Farkas (politikisto) |
Frat(in)o | Tibor Farkas |
Okupo | |
Okupo | politikisto • terposedanto |
Dénes FARKAS [dEneŝ farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Dénes estis hungara politikisto, parlamentano partiestro, bienulo. Lia nobela antaŭnomo estis boldogfailia patro estis József Farkas (politikisto), liaj fratoj estis Kálmán Farkas kaj Tibor Farkas (politikisto).
Dénes Farkas naskiĝis la 1-an de oktobro 1884 en Felsőbagod, li mortis la 11-an de aŭgusto 1973 en Budapeŝto.
Biografio
Dénes Farkas frekventis benediktanan gimnazion en Sopron, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Post siaj studoj li laboris en la familia kaj luita bienoj. Li ŝatis okupiĝi ankaŭ brdado de ĉevaloj. Li estis ankaŭ aktiva en agrikultura partio kaj li kontribuis en gazetoj. Dum la mallonga nazia erao li plene retiriĝis, poste li denove estis aktiva. En 1946 li estis kunpartiestro, inter 1947 kaj 1949 li estis parlamenta deputito. Post fino de la mandato lia bieno kaj domo estis forprenitaj, eĉ li estis kondamnita je suspendita prizono pro "agitado". Iom poste li translokiĝis al Budapeŝto. Dum la Hungara revolucio de 1956 li aktiviĝis, post falo de la revolucio li estis kondamnita je 3 monatoj, poste li plene retiriĝis. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefiloin.
Fontoj
- hungarlingva parolado kun bibliografieto Arkivigite je 2016-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto