Délegyháza (dEledjhAza) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Ráckeve.
- Areo:25 km²
- Loĝantaro: 2530
- Poŝtkodo: 2337
- Telefonprefikso: 24
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo inter Budapeŝto-Beogrado, fine de sakovojo. Budapeŝto troviĝas 27 km-ojn for, Dunavarsány estas proksime.
Historio de la komunumo estas nebula, longe ne estis loĝata. En 1921 kastelo de Piroth konstruiĝis, kiu estas nuntempe vilaĝdomo, kulturdomo kaj poŝtejo. Ekde 1930 en la proksimeco oni faris surfacan minejon de gruzo. En 1949 formiiĝis la vilaĝo. Post la minado restis 12 da lagoj, kiujn fiŝkaptistoj kaj banantoj uzis. Poste hungaraj naturistoj formis grandan tendaron kaj feriejon de naturistoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.