Dávid Géczy | |
---|---|
Dávid Géczy en 2014 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1981 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo |
Dávid Géczy [gEci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Géczy Dávid estas hungara filma reĝisoro, produktoro, scenaristo, kameraisto.
Dávid Géczy[1] naskiĝis la 6-an de junio 1981 en Budapeŝto.
Biografio
Dávid Géczy maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2000, poste li akiris koncernan diplomon pri filmo en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2006. Liaj plej gravaj instruistoj estis Emil Novák kaj György Vidovszky. Post la diplomo li reĝisoris ofte reklamajn filmojn, inter 2007-2009 en Hungara Televizio li reĝisoris seriojn. Baldaŭ li laboris en instituto pri reklamfilmoj, kie en 2015 li atingis gravan postenon. Liaj filmoj ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 2002-2021.
Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)
- Vigyázz, kész, rajt! (televida serio, 2006)
- Hangár (mallonga filmo, 2007) - ankaŭ scenaristo
- Lisztérium: Ahol él a zene (mallonga filmo, 2015)
- Ma is meghaltam százszor (televida serio, 2020)
Liaj filmaj produktaĵoj (elekto)
- Apám megmutatja (mallonga filmo, 2014)
- Carpathian Rhapsody (televida filmo, 2021)
Liaj scenarlibroj (elekto)
- Stricik (mallonga filmo, 2010)
- Vadásztársak (2018) - ankaŭ kameraisto
Liaj filmoj kiel kameraisto (elekto)
- Népirtás Pozsonyligetfalun (dokumenta filmo, 2020)
- Concerto Budapest & Kremerata Baltica (televida filmo, 2020)
Liaj filma rolo
- Utóirat (mallonga filmo, 2007)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.