Dániel Mihalik | |
---|---|
![]() Dániel Mihalik | |
Persona informo | |
Naskonomo | Mihalik Dániel |
Naskiĝo | la 14-an de decembro 1869 en ![]() |
Morto | la 6-an de junio 1910 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Dániel Mihalik, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihalik Dániel estis hungara pentristo.
![](../I/Mihalik_%C3%96narck%C3%A9p.jpg.webp)
Dániel Mihalik naskiĝis la 14-an de decembro 1869 en Tallós (Hungara reĝlando, nuntempa Tomášikovo en Slovakio), li mortis la 6-an de junio 1910 en Szolnok.
Biografio
Dániel Mihalik frekventis mezlernejon jam en Budapeŝto, poste li studis pentradon en Modela Desegna Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis János Greguss kaj Bertalan Székely. En la majstrolernejo Károly Lotz instruis lin. Fine li lernis en akademio de Munkeno. Ekde 1897 li pentradis en Budapeŝto. En la sekva jaro lia pentraĵo ricevis premion, helpe de la sumo li frekventis Akademion Julian en Parizo. En 1901 li hejmenvenis kaj partoprenis en fondo de Artistkolonio (Szolnok), kie li pentradis ĝismorte. Li apartenis al la famaj pentristoj pejzaĝaj.
Elektitaj ekspozicioj
- ekde 1893 en Budapeŝto
- Arthalo Budapeŝto 1911 (memorekspozicio)
Elektitaj pentraĵoj
- Falu vége (1893, debuta pentraĵo)
- Kennelben (1896)
- Zagyva medre (1904, premiita)
- Heretáblák (1907, premiita, vidu la suban bildon:Trifoliaj kampoj!)
Fontoj
- Riverbordo de Szolnok
- Rande de kampo
- Trifoliaj kampoj