Cuzăplac | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Sălaj | ||
Alinome | Középlak (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo)46.96611111111123.191666666667Koordinatoj: 46° 58′ N, 23° 12′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 294 m | ||
Poŝtkodo | 457110 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.864 (en 2011; 1.809 en 2009) | ||
– vilaĝo | 570 (en 2011; 612 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 140878 | ||
Cuzăplac [kuzəplak] (hungare: Középlak [køzeplak]) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cubleșu, Gălășeni, Mierța, Petrindu, Ruginoasa, Stoboru, Tămașa.
Geografie la komunumo konsistas el du brakoj, kiujn disigas Aghireșu en la najbara distrikto Cluj. En la okcidenta branĉo situas Tămașa, Pentrindu kaj Gălășeni, en la orienta Ruginoasa, Stoboru kaj Cubleșu. Cuzăplac kaj Mierța situas ĉe la vertico de la du brakoj.
Tra Cuzăplac iras la nacia vojo DN1G inter Huedin kaj Zimbor. En Gălășeni estas fervoja stacio ĉe la linio inter Huedin kaj Kluĵo.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 903 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 665 (rumanoj, 41 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua mencio estas el 1219. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs (reĝa departemento) vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
- Dezső Kozma (*6-a de novembro 1936): literaturhistoriisto.
- Adrian Lucaci (*13-a de novembro 1913 – ): grafikisto, karikaturisto.
- Adorján Stella (30-a de januaro 1897 – Budapest, 26-a de aŭgusto 1967): ĵurnalisto, humuristo, tradukisto, dramverkisto.
Eksteraj ligiloj
- Situo en la distrikto
- Preĝejo en Cuzăplac
|