Cumbres de San Bartolomé | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Provinco Onubo (Huelva) | ||
Poŝtkodo | 21386 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Rafael Gómez Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 463 (2009) | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 5′ N, 6° 45′ U (mapo)38.0771839-6.7432319Koordinatoj: 38° 5′ N, 6° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 586 m [+] | ||
Areo | 145 km² (14 500 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cumbres de San Bartolomé [+] | |||
Cumbres de San Bartolomé (Montopintoj de Sankta Bartolomeo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Estas tri najbaraj vilaĝoj en la montara nordo de la provinco kun simila nomo komenca per “Cumbres” kio signifas “Montopintoj”, nome Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas cumbreños. La censita populacio en 2009 estis de 463 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
Cumbres de San Bartolomé estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo lime kun la sudo de la Provinco de Badajoz, je altitudo de 586 m; je 145 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 145 km². La geografiaj koordinatoj estas 38º 04' N, 6º 44' Ok.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
La deveno de tiu loko estís en malapero de la antikva urbo Concordia Julia Nertobriga romia sed de kelta deveno. El ties senloĝigo eliris la aktualaj Cumbres de Enmedio, Cumbres de San Bartolomé kaj Cumbres Mayores.
Esti landlima vilaĝo determinis sian historion. Meze de la 13a jarcento ĝi estis konkerita al islamanoj kaj enmetita en la kristana Regno de Sevilo.
En la 13a jarcento oni konstruis la porkanonan muregon de tiu municipo kiu ekformis partoj de ĉeno fortikaĵoj, kiu okupis la nordan landlimon de la regno, ĉar okazis disputoj ĉar ne estis bone markitaj la portugalajn kaj kastilian teritoriojn laŭlonge de la maldekstra bordo de la rivero Guadiana. Tiun defendon iniciatis la reĝo de Kastilio Alfonso la 10-a kaj pluata de lia filo Sanĉo la 4-a.
Post la subskribo en 1479 de la traktato de Alcaçobas oni finis la malamikecon kaj la fortikaĵo de Torres estis donita al la Ordeno de Santiago por administro kaj defendo.
En 1594 Cumbres de San Bartholome formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche kaj havis 377 impostopagantajn anojn.[1]
Notoj
- ↑ Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento
Eksteraj ligiloj
- Pri Historio
- Cumbres de San Bartolomé Arkivigite je 2010-03-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmeto de Cumbres de San Bartolomé Arkivigite je 2011-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Historioj, tradicioj kaj gravaĵoj de Cumbres de San Bartolomé (Huelva)
- Retejo de Frataro de San Bartolomé Apostol