Cultura (Kulturo) estis kvarlingva (franca, rumana, hungara, germana) revuo en Kluĵo, Rumanio aperinta en 1924 por disvastigi la "sciencon, literaturon kaj arton". Ĝia ĉefredaktoro estis Sextil Puşcariu lingvisto, konstanta ano de la delegitaro de Rumanio en Popolunio; redaktoroj: Yves Auger, Lucian Blaga, György Kristóf, Oscar Netoliczka, redakcisekretario estis Valeriu Bologa. Aperis nur 4 numeroj.
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.