Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Kulicikapoj aŭ kanariaj muŝkaptuledoj aŭ Culicicapa estas genro de birdoj de la familio de Muŝkaptuledoj aŭ ĵus konsiderata de la familio Stenostiredoj (Beresford et al. 2005). La genro estas limigita ene de Sudorienta Azio. Spite la nomon de “kanarioj” tute ne rilatas al la Kanariaj insuloj, sed al la birdoj kanarioj, ĉar vere estas iom similaj specioj kun tre flavaj subaj partoj kaj olivecaj supraj partoj.
La genro enhavas la jenajn nur du speciojn:
- Grizkapa kulicikapo, Culicicapa ceylonensis
- Kanaria kulicikapo aŭ Citrona kulicikapo, Culicicapa helianthea
Kiel sugestas ambaŭ nomoj temas pri similaj birdoj kiuj diferenciĝas facile kaj klare pro la fakto ke la Grizkapa kulicikapo havas malhelgrizan kapon anstataŭ olivgrizecan.
Referencoj
- Beresford, P.; Barker, F.K.; Ryan, P.G. & Crowe, T.M. (2005): African endemics span the tree of songbirds (Passeri): molecular systematics of several evolutionary 'enigmas'. Proceedings of the Royal Society 272(1565): 849–858. COI:10.1098/rspb.2004.2997 PDF plena teksto Arkivigite je 2017-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Elektronika apendico
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.