Cuci | |||
---|---|---|---|
| |||
Komnunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mureș | ||
Alinome | Kutyfalva (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | ||
Situo | 46° 28′ N, 24° 9′ O (mapo)46.46416666666724.156111111111Koordinatoj: 46° 28′ N, 24° 9′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 278 m | ||
Poŝtkodo | 547195 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.822 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 769 (en 2011; 933 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 116448 | ||
Cuci [kuĉj] (hungare: Kutyfalva [kutjfalva]) estas komunumo en Rumanio oriente de Luduș. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Dătășeni, Orosia, Petrilaca kaj După Deal.[1][2] După Deal ne plu estas loĝata.
Cuci situas sur la suda bordo de la rivero Mureș. Ĝi havas staciojn ĉe la fervoja linio inter Târgu Mureș kaj Războieni. La nacia vojo DN15 trapasas ĝin kaj ligas ĝin al Luduș kaj Iernut.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 748 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 917 (rumanoj, 35 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas el 1339. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér).
Gravaj personoj
- István Fazekas (n. 27-a de oktobro 1936): ĵurnalisto.
- István Gidófalvy (24-a de junio 1889 – Târgu Mureș?, ? 1984): grandbienulo, agrokulturisto, kuracplantesploristo, memuaristo.[3]
- Ibolya Györfi (18-a de novembro 1935): pegagogia verkistino, redaktorino.
- Katalin Vigh, edzino de Tibor Kádár (n. 4-a de julio 1935): tradukistino, redaktorino, artkolektantino.
- Gyula László (28-a de septembro 1926 – Kaburbo, 21-a de julio 2010): agronomo, viberkulturisto, fakverkisto
- József László (n. 12-a de februaro 1932): kuracisto, universitata profesoro.
- Géza Nagy (21-a de majo 1887 – 5-a de aprilo 1971, Cluj): eklezia verkisto, historiisto, redaktoro.
- Endre Nagy, agrikulturisto
- László Szentgyörgyi (n. 25-a de majo 1937): inĝeniero, universitata profesoro.
Fontoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
- ↑ Paĝo pri Gidófalvy ĉe Ökotáj
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la vilaĝo
- Interaga mapo de la distrikto Mureș
- Popolnombrado 2002
- Laboraĵo de János LÁSZLÓ pri la vilaĝo, hungare
- Blogo de János LÁSZLÓ
- Situo en la distrikto
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.