Cubillo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40185 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 72 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 7′ N, 3° 55′ U (mapo)41.121388888889-3.9086111111111Koordinatoj: 41° 7′ N, 3° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 050 m [+] | ||
Areo | 20,5 km² (2 050 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cubillo [kuBIljo] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Cubillo estas etimologie komprenebla kiel Tureto.
![](../I/Segovia_-_Cubillo.svg.png.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 76 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 32 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Caballar, Valdevacas, Guijar, Arahuetes, Santiuste de Pedraza kaj Turégano.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.