Cubillas de Rueda | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24940 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 393 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 5° 10′ U (mapo)42.655277777778-5.1741666666667Koordinatoj: 42° 39′ N, 5° 10′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 892 m [+] | ||
Areo | 86,82 km² (8 682 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cubillas de Rueda [+] | |||
Cubillas de Rueda [kuBIljas deRŬEda] estas municipo en la oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la centroriento de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cubillas de Rueda, Herreros de Rueda, Llamas de Rueda, Palacios de Rueda, Quintanilla de Rueda, Sahechores de Rueda, San Cipriano de Rueda, Vega de Monasterio kaj Villapadierna (en la foto de la tabelo), okupas totalan areon de 86,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 389 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 46 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).