Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cuba (apartigilo). |
Cuba | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Portugalio • town of Portugal | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7940 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 878 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 9′ N, 7° 53′ U (mapo)38.15-7.8833333333333Koordinatoj: 38° 9′ N, 7° 53′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 172,09 km² (17 209 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cuba (Portugal) [+] | |||
Cuba [KUba] estas portugala urbo kaj municipo apartenanta al la Distrikto Beja, regiono Alentejo kaj municiparo Baixo Alentejo, kun ĉirkaŭ 3000 loĝantoj en la urbo mem.
Ĝi estas sidejo de municipo kun 171,32 km² de areo kaj 4994 loĝantoj (2001), subdividita en 4 freguesías (submunicipoj). La municipo limas norde kun la municipo Portel, oriente kun Vidigueira, sude kun Beja kaj okcidente kun Ferreira do Alentejo kaj kun Alvito.
En la 1980-aj jaroj la urbestro estis pro ampleksa majoritato komunista, poste en la ŝanĝo de jarcento socialista; poste ili alternas.
Estas hipotezoj pri tio ke Kristoforo Kolumbo naskiĝis en tiu ĉi municipo kaj poste li estus portanta la nomon Cuba kiam li alvenis al la insulo Kubo.
La bazo de la ekonomio dependis de la agrikulturo (ĉefe de cerealoj, sed ankaŭ de sunfloroj, kotono, lino, sojo, iom da olivarboj kaj vitejoj). En industrio elstaras nutrindustrio.