Csongor Kassai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1972 (51-jaraĝa) en Kráľovský Chlmec |
Lingvoj | hungara • slovaka • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Academy of Performing Arts in Bratislava |
Okupo | |
Okupo | aktoro • filmaktoro |
Csongor Kassai [ĉongor kaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kassai Csongor estis slovakia hungaro, aktoro en lingvoj hungara, ĉeĥa kaj slovaka.
Csongor Kassai[1][2] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1972 en Kráľovský Chlmec (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
Csongor Kassai apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio (nun Slovakio). Li maturiĝis en hungarlingva industria mezlernejo en Košice, poste li aliĝis al hungarlingva teatro en la sama urbo. Li akiris aktoran diplomon en en:Academy of Performing Arts in Bratislava en 1997. En la sekvaj jaroj li estis liberprofesiulo havanta rolojn en la menciitaj lingvoj en Nacia teatro (Prago), sk:Radošinské naivné divadlo, Slovaka Nacia Teatro, sk:Nová scéna (Bratislava), Divadlo Andreje Bagara kaj hungara teatro en Košice, sed li ricevis ankaŭ filmajn rolojn. Li ricevis premion en 2002.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo (slovake)
- Kiel Plaĉas al Vi (slovake)
Liaj filmaj roloj (elekto)
- cz:Musíme si pomáhat (2000) - David Wiener
- cz:Krajinka (2000) - Cypro
- cz:Sluneční stát (2005) - Emil
- cz:Učitelka (2016)
- cz:Krajina ve stínu (2020) - Josef Pachl