Ne miskomprenu kun Csebény!
Csetény | |||
---|---|---|---|
| |||
vilaĝo en Hungario | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8417 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 775 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 97 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 19′ N, 18° 0′ O (mapo)47.31766111111117.998819444444Koordinatoj: 47° 19′ N, 18° 0′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 18,37 km² (1 837 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Csetény [+] | |||
Csetény [ĉetEnj] estas vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Zirc. La telefonprefikso estas 88.
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Zirc troviĝas 15 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo daŭre estis loĝata ekde la neolitiko. Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 14-a jarcento. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva. Posedantoj de la kampoj ofte ŝanĝiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko.
Vidindaĵoj
- baroka Kastelo de Csetény kun parko kaj kun kapelo
- Kalvinana preĝejo (Csetény)
- ventoelektrejo
Famuloj
En Csetény naskiĝis pentristo Veronika Simon M..
Fontoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.