Csatka [ĉatka] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Kisbér.
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 2888
- Telefonprefikso: 34
Geografio
Csatka situas sur mildaj deklivoj de montaro Bakony, fine de sakovojo, for de ĉefvojo, fervojo, rivero. Ácsteszér troviĝas 5 km-ojn, Kisbér 17 km-ojn, Zirc 19 km-ojn for.
Historio
Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1326. Oni fondis klostron en 1357, sekve la vilaĝo evoluis kaj iĝis kampurbo. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1543. La komunumo refondiĝis en 1630. La loĝantaro laboras en la kampoj.
En Csatka migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- kapelo apud fonto nomata sankta puto, kiu estas pilgrimloko ekde 1863
- Preĝejo Vizito de Maria (Csatka)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.