Csaba Utasi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1941 en Zmajevac |
Morto | 1-an de septembro 2010 (69-jaraĝa) en Novi Sad |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto • lektoro |
Csaba Utasi [ĉaba utaŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Utasi Csaba estis hungara redaktoro, literaturisto, altlerneja instruisto.
Csaba Utasi[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1941 en Zmajevac (Jugoslavio), li mortis la 1-an de septembro 2010 en Novi Sad (Serbio).
Biografio
Csaba Utasi apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li maturiĝis en gimnazio en Novi Sad en 1959, poste li akiris diplomon en en:University of Novi Sad en 1963. Li estis redaktoro de eldonejo en la sama urbo inter 1965-1972, poste li ekinstruis en la universitato en instruaj rangoj asistanto (1972-1984), docento (1984-1990), eksterordinara profesoro (1990-1995), poste ordinara profesoro. Intertempe en 1983 li doktoriĝis kaj inter 1983 kaj 1987 li estis ankaŭ institutestro, vicdekano (1987-1989). Lia edzino naskis 2 filinojn. Li ricevis premiojn inter 1982-1996.
Elektitaj kontribuoj
- Tíz év után (eseoj, kritikoj, studoj, 1974)
- Irodalmunk és a Kalangya (monografio, 1984)
- Vér és sebek (studoj, kritikoj, 1994)
- Ráadás. Esszék, tanulmányok, háborús napló (eseoj, studoj, milita notlibro, 2007)
Fontoj
- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2023-10-31 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare