Csaba Jegercsik | |
---|---|
Csaba Jegercsik | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de junio 1977 (46-jaraĝa) en Senta |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Csaba Jegercsik [ĉaba jegerĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jegercsik Csaba estis hungara aktoro, dancisto, muzikalkantisto.
Csaba Jegercsik[1][2] naskiĝis la 26-an de junio 1977 en Senta (Jugoslavio, nun en Serbio).
Biografio
Csaba Jegercsik apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li estis edukita en Ĉoka. Li frue gitarludis kaj dancis. Li maturiĝis en mezlernejo en Szeged, poste li akiris pedagogian diplomon en altlernejo en 1997, muzikalkantistan diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2001. Lia ĉefinstruisto estis Tamás Szirtes. Interrtempe li havis signifajn rezultojn en sporta danco. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Magyar, sed li havis rolojn ankaŭ en aliaj teatroj. Li ricevis aktorajn premiojn inter 1991-2014.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- William Shakespeare:
- Makbeto - Banquo
- Romeo kaj Julieta - Tybalt
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Nemes Keszeg András
- La Vintra Fabelo - Kobzos
- La gajaj edzinoj de Windsor - Fenton
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Pjotr Sergejoviĉ Trofimov
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Adolf Schwartz
- Jenő Huszka:
- Lili bárónő - grafo Illésházy
- Bob herceg - Lord Lancaster
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
- Kojot (2017) - estonta patro
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
- Tóth János (serio, 2017) - kliento
- Doktor Balaton (serio, 2021) – laboristo