Csaba Őry | |
---|---|
Csaba Őry | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de majo 1952 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Imre Őry |
Okupo | |
Okupo | politikisto • sociologo |
Csaba Őry [ĉaba Ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Őry Csaba György [djordj] estas hungara sociologo, politikisto, parlamenta deputito, diplomato.
Csaba Őry[1] naskiĝis la 12-an de majo 1952 en Budapeŝto.
Biografio
Csaba Őry maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li lernis la metion muntisto pri aŭtoj. Iom poste li akiris juran-sociologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1978. Post siaj studoj li estis sociologo komence individue, poste en pluraj koncernaj laborejoj. Inter 1984 kaj 1991, ankaŭ inter 1994-1998 li ankaŭ instruis en la menciita universitato. Ekde 1988 li ĉefe laboris en establo kaj gvidado de opozicia (komprenu nesocialista) sindikato. En 1996 li membriĝis en Fidesz, inter 1998-2004 li estis parlamentano, sed tiutempe li estis ankaŭ subministro. Inter 2004 kaj 2014 li estis deputito de la Eŭropa Parlamento, poste li estis ĉefambasadoro en Kamboĝo. Li ricevis premion en 2006. Li edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 filinojn.
Elektitaj kontribuoj
- Az érdekvédelmi szerveződések helyzete Magyarországon (1997)
Fontoj
- hungarlingva biografio
- anglalingva biografio
- anglalingva biografio Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine