Csólyospálos (ĉOjospAloŝ) estas unuigita vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunmajsa.
Bazaj informoj
- Areo: 65 km²
- Loĝantaro: 1750
- Poŝtkodo: 6135
- Telefonprefikso: 77
Situo
Historio
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. En la 13-a jarcento kumanoj setlis. La turkoj faris senhoma la regionon. Dum la historio loko Csólyos apartenis al Kiskunfélegyháza, loko Pálos al Kiskunmajsa. Ambaŭ formis komunan memstaran vilaĝon en 1945.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, kuracejo, poŝto.
Vidindaĵoj
- iama farma lernejo, nun muzeo pri revolucio de 1956
- Nacia parko Kiskunság, iama ŝtonominejo. Tie oni trovis kampan kalkoŝtonon, kiu formiĝis el sedimento de sala akvo.
- fiŝlago
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.