Jigodin [ĵigodin] (hungare: Csíkzsögöd [ĉikjoegoed]) estas vilaĝo en Rumanio sude de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenas ekde 1939 al Miercurea Ciuc.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 213 loĝantojn. Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj 46° 20′ N 25° 49′ O / 46.333 °N, 25.817 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ N 25° 49′ O / 46.333 °N, 25.817 °O (mapo).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estis en 1567. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Csík). La naskiĝdomo de Imre Nagy estas memormuzeo kaj apud ĝi troviĝas la Galerio Imre Nagy, malfermita la 28-an de julio 1973.
Eventoj
- Ĉiujara ĉiuarta internacia tendaro Komplex. Arkivigite je 2014-08-26 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Elemér Gál (28-a de februaro 1929 - Eger, 31-a de majo 2007: instruisto, publicisto, memuaristo.
- Imre Józsa: inĝeniero
- Bálint Mikó (1840 - Budapeŝto, 1919) politikisto, departementestro de Csík.
- Imre Nagy: pentristo.
- Imre Kozán (23-a de septembro 1897 - Csíkszereda, 20-a de novembro 1984) priagrikultura inĝeniero, fakverkisto, memuaristo.
- Zsuzsanna György Kuruczné (24-a de februaro 1925 - Alsógöd, 17-a de septembro 2014) aŭtobiografia verkistino, nevino kaj zorgatino de pentristo Imre Nagy (Mikor Csíkban megszülettem- Kiam mi naskiĝis en Csík).
- István Salló (3-a de marto 1932- Tatabánya, 1-a de novembro 2004): skulptisto, verkisto.
- Anna Vorzsák (20-a de septembro 1919 - Miercurea Ciuc, 13-a de oktobro 1979) aŭtorino de la taglibro Méra naplója.
Bildoj
- Romkatolika kirko
- Dumvintra vidaĵo
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.