Sâncrăieni | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Csíkszentkirály (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 19′ N, 25° 50′ O (mapo)46.31638888888925.8375Koordinatoj: 46° 19′ N, 25° 50′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 652 m | ||
Poŝtkodo | 537265 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.526 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 2.617 (en 2009) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85680 | ||
Sâncrăieni [sınkrǝjenj] (hungare: Csíkszentkirály [ĉiksentkiraj][1]) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivero Olt en la norda rando de la baseno, sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. Ĝi konsistas nur el la samnoma vilaĝo. Ĝis 2004 administre apartenis al ĝi Fitod, Sântimbru, Sântimbru-Băi, Misentea kaj Leliceni.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 mil 606 loĝantojn, kaj en 1992 2 mil 423 (98 % da hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. En 1694 la sikuloj tie venkis la tatarojn. Ĝi estis ĉik-seĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al departemento Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario.
Komunumoj pri Stefano la 1-a (Hungario) en Hungara reĝlando
La nomparto "kiralj" en la hungara nomo Csíkszentkirály signifas "reĝo" kaj rilatas al Stefano la 1-a. La lokoj kun tiu nomparto manifestis kunlaboradon en 1997 en Szentkirályszabadja.
Gravaj personoj de Sâncrăieni
- Vilmos Albert (1886–1971): instruisto, verkisto.
- Antal Előd (n. 1955): hokeisto, laŭreato Pro-Urbe 2008.
- András Kristó (10-a de junio 1930 – Budapest, 14-a de decembro 1994): mezlerneja instruisto, geologo.
- Gábor László (ekonomikisto) (n. 29-a de novembro 1921 - ): ekonomo, priarbarkultura fakverkisto.
- Ferenc Lestyán (n. 12-a de februaro 1913 - Odorheiu Secuiesc, 14-a de julio 2008): eklezia publicisto, eklezihistoriisto[2].
- Mózes Lestyán (1720–1774): eklezia verkisto.
- József Mártonfi (15-a de januaro 1746 – Gyulafehérvár, 3-a de marto 1815): katolika episkopo de Transilvanio, eklezia verkisto.
- András Nagy d-ro (Csíkszereda, 1905–1981) : kuracisto, publicisto.
- Károly Pálffy: inĝeniero pri mekaniko
- Éva Ruszuly (1981) aktorino.
- Jukundián Simon (29-a de aprilo 1813 – Nagyszeben, 22-a de aprilo 1894): franciskano, muzikverkisto.
- Vilmos Tánczos (n. 21-a de oktobro 1959): etnografo, universitata docento.
- Mózes Vitos, (1847 – 1902): pastro, lokhistoriisto.
Notoj
- ↑ Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- ↑ oszk.hu
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de la vilaĝo
- Libro pri familio Anrássy
- Interaga mapo de la distrikto
- Situo en la distrikto
|