Cristovam BUARQUE | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-a de februaro 1944 en Recifo, Pernambuko, Brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Federacia Universitato de Pernambuko • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd | ||||
Partio | Demokrata Laborista Partio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gladys Pessoa de Vasconcelos BUARQUE | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomisto, edukisto, profesoro | ||||
Aktiva en | Braziljo vd | ||||
| |||||
| |||||
Guberniestro de Federacia Distrikto | |||||
Dum | 1-a de januaro de 1995 – 1-a de januaro de 1999 | ||||
Antaŭulo | Joaquim Roriz | ||||
Sekvanto | Joaquim Roriz | ||||
Dum | 1-a de februaro 2003 – 1-a de februaro 2011 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cristovam Ricardo Cavalcanti BUARQUE (naskiĝinta la 20-an de februaro 1944 en Recife, Brazilo) estas brazila politikisto, edukisto kaj profesoro, membro de la Demokrata Laborista Partio (PDT).
Diplomito pri Mekanika Inĝenierarto en 1966 ĉe la Federacia Universitato de Pernambuco, li en tiuj jaroj engaĝiĝis en la studenta movado kiel aktivulo de Ação Popular (Popola Agado), maldekstra grupo ligita al la katolika eklezio. Post la militista puĉo en 1964, li ekziliĝis en Francio, kie li doktoriĝis pri Ekonomiko ĉe Sorbonne en Parizo, 1973.
Li laboris ĉe Interamerika Banko por Disvolviĝo (BID) inter la jaroj 1973 kaj 1979, kun postenoj en Ekvadoro, Honduro kaj Usono. Li estis rektoro de UnB, Universitato de Braziljo, guberniestro de la brazila Federacia Distrikto, ministro pri edukado kaj nun (2009) estas senatano, por kio li ricevis la plej grandan voĉdonadon, kiun politikisto de la brazila Federacia Distrikto iam ricevis.
Aŭtoro de multaj libroj kaj artikoloj, li estis konsultisto de diversaj naciaj kaj internaciaj organizoj ligitaj al Unuiĝintaj Nacioj. Li prezidis la Packonsilion de UN kaj estas membro de Instituto pri Edukado de Unesko. En 1995 oni aljuĝis al li la prestiĝan brazilan Premion Jabuti pri Literaturo, branĉo Homaj Sciencoj. Lia intenco "fari revolucion per edukado" estas ideo komuna al gravaj brazilaj intelektuloj kiel Anísio Teixeira, Darcy Ribeiro kaj Paulo Freire.
Li estis kandidato al brazila prezidento en 2006 kaj atingis la kvaran lokon kun 2.538.834 voĉoj, 2,64% de la validaj voĉoj.
Leĝo-amendo pri instruado de Esperanto
En 2008 li prezentis al la brazila senato leĝoproponon[1] pri amendo al la ĉefa federacia leĝo pri edukado. Se aprobita, oni permesos kaj instigos, laŭ la lokaj kondiĉoj kaj petoj, ke mezgradaj lernejoj instruu Esperanton; tio okazos post enkonduka fazo de ĉ. tri jaroj, do ekde proksimume 2012. En la pravigo li i.a. asertis, ke la lernado de tia lingvo estus konkreta antaŭenigo de la packulturo. En la komisiono pri kulturo la raportanto, senatano Marcelo Crivella, fine de 2008 rekomendis la akcepton de la amenda leĝpropono[2].
Notoj kaj referencoj
- ↑ Teksto de la propono kun motivigo (pdf)
Traduko de la amenda leĝpropono kaj motivigo - ↑ Komisiona raporto de senatano Crivella