Cozmeni | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Harghita | ||
Alinome | Kozmás (hungare) | ||
Iama hungara departemento | Csík | ||
Situo | 46° 14′ N, 25° 56′ O (mapo)46.22666666666725.941388888889Koordinatoj: 46° 14′ N, 25° 56′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 674 m | ||
Poŝtkodo | 537065 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 2.100 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.356 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 85813 | ||
Cozmeni [kozmenj] (hungare: Kozmás [kozma:ŝ]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la rivereto Cozmeni, maldekstra flankrivereto de rivero Olt sud-sudoriente de Miercurea Ciuc. Administre ĝi apartenis ĝis 2003 al Sânmartin.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 1 391 loĝantojn, kaj en 1992 1 407 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas el 1333 kiel ekleziejo.
Historio
En 1661 kaj 1694 la tataroj detruis ĝin. Ĝi estis sikula vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Ignác Antal (15-a de februaro 1927): naivisma artisto.
- István Darvas (n. 6-a de novembro 1924): kuracisto, docento.
- Alajos Boga (1886–1954): eklezia verkisto, martirpastro.
- Gyula István Bálint (18-a de februaro 1824 – Kolozsvár, 20-a de novembro 1894: franciskano, poeto, tradukisto.
- Vilmos Bálint: pastro
- István Balló (25-a de decembro 1871– Segedo, 9-a de decembro 1953): instruisto, historiisto.
- István Gergely (14-a de aŭgusto 1939 – Kluĵo, 13-an de marto 2008): skulptisto.
- Ferenc Kajtsa (1904–1980): poeto, pastro en Băile Tușnad.
- Béla Kelemen (28-a de oktobro 1913 – Cluj-Napoca, 8-a de decembro 1982): lingvisto, redaktoro de rumana-hungara, hungara-rumana vortaroj.
- István Lakatos (1684–1706): parokestro, dekano tie dum 22 jaroj.
- Erika Lőrincz (n. 23-a de januaro 1962): aktorino.
- Ernő András Lőrincz (27-a de julio 1900 - Miercurea Ciuc, 2-a februaro 1985): akuŝisto-ginekologo, universitata profesoro
- Jakab Máthé (n. 14-a de novembro 1926 – Budapest, 5-a de decembro 2001): lingvisto.
- Bonaventura István Potyó (? 1676 – 26-a de oktobro 1756): lernejdram-verkisto.
- Mária Ibolya Rob (n. 2-a de januaro 1936): amatora grafikistino.
- Attila Szász-Mihálykó (26-a de septembro 1950 – Odorheiu Secuiesc, 28-a de septembro 2000): tradukisto, kultura fakdirektinto
Eksteraj ligiloj
- Administracia mapo de la distrikto Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
- Situo en la distrikto
|