Por samtitola artikolo vidu la paĝon Couvet (stacidomo).
Couvet
Blazono de Courroux
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Neŭŝatelo
Komunumo(j)Val-de-Travers
Koordinatoj 46° 55′ 23″ N  38′ 2″ O / 46.92306 °N, 6.63389 °O / 46.92306; 6.63389 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 23″ N  38′ 2″ O / 46.92306 °N, 6.63389 °O / 46.92306; 6.63389 (mapo)
Nombro de loĝantoj2755
Areo16,41 km²
Alteco735 m super marnivelo
Poŝtkodo2108
Mapo de Couvet

Couvet estis ĝis la 31-a de decembro 2008 komunumo de la distrikto Val-de-Travers en Svislando. Ek de la 1-a de januaro 2009 ĝi formas parton de la nova komunumo Val-de-Travers. La loko havis 2821 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006, nombro kiu malkreskis al 2755 ĝis la 31-a de decembro 2007.

Geografio

La industria komunomo situas en la centra Val-de-Travers ambaŭflanke de la rivero Areuse kaj sur la aluvia konuso de la flanka rivereto Sucre en la sud-okcidenta neŭŝatela Ĵuraso. Couvet estas fama por esti la sidejo de la supoze unua absinta distilejo en 1797: «Dubied Pere et Fils»

Tafiko

Couvet situas apud la kantona ĉefvojo de Neŭŝatelo al Pontarlier, kaj ĝi iam disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio inter la samaj urboj. Nuntempe la konekto al la publika transportreto okazas per la mallarĝŝpura fervojo al Saint-Sulpice de la Transporto Regiona Neŭŝatela (Transports Régionaux Neuchâtelois, TRN SA). Krome ekzistas diversaj buslinio por la fajna distribuo.

Famaj personecoj el Couvet

Esperanto-Movado

En Couvet naskiĝis la esperantistoj Jules Borel kaj Georges Stroele.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.