Couven-muzeo Aachen | |
---|---|
| |
muzeo • furniture museum | |
Lando | Germanio vd |
Situo | Aachen |
Adreso | Hühnermarkt 17 |
Estiĝo | 1929 |
Koordinatoj | 50° 46′ 33″ N, 6° 5′ 6″ O (mapo)50.77576.08487Koordinatoj: 50° 46′ 33″ N, 6° 5′ 6″ O (mapo) |
Retpaĝo | http://couven-museum.de/ |
La Couven-muzeo (germane Couven-Museum) estas muzeo de la urbo Aachen (Akeno) en okcidenta Germanio. Ĝi en tri etaĝoj montras burĝan vivokulturon de la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj el Akeno kaj la ĉirkaŭaĵo de la nederlanda-belgia-germania limregiono. La muzeaj salonoj krome uzatas pro ŝanĝiĝantaj ekspoczicioj. La muzea nomo aludas al la du akenaj barokepokaj arkitektoj Johann Joseph Couven (mortis la 12-an de septembro 1763) kaj Jakob Couven (mortis la 9-an de oktobro 1812).
La muzeo la 1-an de julio 1929 inaŭguriĝis en impona burĝa vilao, kiu tamen detruiĝis dum la Dua Mondmilito. La 10-an de majo 1858 ĝi remalfermiĝis en la urbocentra vilao Haus Monheim ĉe la historia placo Hühnermarkt (la mezepoka loko de kokina bazaro). La muzeaj salonoj montras la evoluon de la diversaj burĝaj stiloj ekde malfrua baroko kaj rokoko, tra la epoko de reĝo Ludoviko la 16-a de Francio, la klasikisma epoko de la direktoraro en Francio (1795-1799) post la franca revolucio de 1789, ĝis la epokoj empiro (1799-1815) kaj sekve bidermajro (1815-1848).