Courchapoix | |
---|---|
Blazono de Courchapoix | |
Vilaĝeniro de Courchapoix | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Delemonto |
Koordinatoj | 47° 21′ 0″ N 7° 25′ 0″ O / 47.35000 °N, 7.41667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 7° 25′ 0″ O / 47.35000 °N, 7.41667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 421 |
Areo | 6,40 km² |
Alteco | 496 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2825 |
Komunumkodo | 6706 |
Situa mapo de Courchapoix | |
Courchapoix estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 421 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Courchapoix etendiĝas en la vasta valujo de la Val Terbi, kiu estas la orienta parto de la valkaldrono de Delemonto. Tra la komunumo fluas de oriento al okcidento la rivero Scheulte, alfluanto de Birs. En nordo al teritorio de la komunumo etendiĝas al la kresto de la ĵurasa montarĉeno Fringeli, kie sur alteco de 940 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,40 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 52% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Courchapoix limas en nordo al Bärschwil (SO), en oriento al Corban, en sudo al Vermes, kaj en oriento al Vicques.
Trafiko
Courchapoix situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier.
Historio
La unua dokumenta mencio de Courchapoix datiĝas el la jaro 1435 kiel Curchappoix. Dum la mezepoko ĝis la jaro 1797 Courchapoix estis majorejo de la parohharo Grand-Val kaj parto de la majorejo Courrendlin, kiu konzervis la katolikan kredon. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. De 1797 ĝis 1815 Courchapoix apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Courchapoix estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Corban voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono. [1]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo. Pro la rezulto de la baloto la komunumo Courchapoix konservis sian aŭtonomion.[2]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Courchapoix
- Paĝo pri Courchapoix sur la retejo Juranet Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Courchapoix – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Preĝejo de Courchapoix
- Preĝejo interne
- La vilaĝo vidita de la preĝejo
- La rivero Scheulte en Courchapoix
|