Corsier-sur-Vevey
Blazono de Corsier-sur-Vevey
Blazono de Corsier-sur-Vevey
Blazono de Corsier-sur-Vevey
Steleo al Charlie Chaplin en la Parko Chaplin
Steleo al Charlie Chaplin en la Parko Chaplin
Steleo al Charlie Chaplin en la Parko Chaplin
urbeto komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
DistriktoRiviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj 46° 28′ 00″ N 06° 51′ 00″ O / 46.46667 °N, 6.85000 °O / 46.46667; 6.85000 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 00″ N 06° 51′ 00″ O / 46.46667 °N, 6.85000 °O / 46.46667; 6.85000 (mapo)
Nombro de loĝantoj3 145 (2007)
Areo6,74 km²
Alteco421 m super marnivelo
Poŝtkodo1804 Corsier-sur-Vevey
1808 Les Monts de Corsier
1809 Fernil sur Corsier
Komunumkodo5884
Situo de Corsier-sur-Vevey
Situo de Corsier-sur-Vevey
Situa mapo de Corsier-sur-Vevey

Corsier-sur-Vevey esta svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉirkaŭ 8 km nord-okcidente de Montreux, kaj 18 km oriente de Laŭzano. Rivero Veveyse en oriento limas al la komunumo Saint-Légier-La Chiésaz.

La komunumo rezultas de disigo de komunumo Corsier en kvar komunumoj: Corsier-sur-Vevey, Corseaux, Chardonne, Jongny; kaj Corsier la 19-an de decembro 1833. En 1953 la komunumo nomiĝis Corsier-sur-Vevey por diferenciĝi el aliaj komunumoj kun la sama nomo.

La najbaraj komunumoj estas okcidente: Corseaux, Chardonne kaj Jongny; nord-okcidente: Attalens kaj Remaufens; norde; Châtel-Saint-Denis; oriente: Saint-Légier-La Chiésaz; kaj sude: Vevey.

Monumentoj

La preĝejo

La sonorilturo de la preĝejo de Corsier-sur-Vevey estas ekzemplo de romanika arto. La ĥorejo, de malfrua gotika stilo (aŭ flamgotika stilo), elmontras freskojn de fino de la 15-a jarcento.

La muzeo Charlie Chaplin

La kasteleto de Ban, en kiu vivis Charlie Chaplin inter 1953 kaj 1977 gastigas la Muzeon pri Charlie Chaplin Arkivigite je 2010-09-13 per la retarkivo Wayback Machine.

Charlie Chaplin estis enterigita, kun sia edzino Oona O'Neill en la tombejo de Corsier-sur-Vevey.

Ankaŭ Graham Greene kaj James Mason estas entombigitaj en tiu tombejo.

Eksteraj ligiloj



This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.