Corinne Erhel
Corinne Erhel en junio 2012.
Corinne Erhel en junio 2012.
Persona informo
Naskiĝo 3-a de februaro 1967
en Quimper (Finistère)
Morto 10-a de majo 2017
en Saint-Brieuc (Côtes-d'Armor)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Plestin-les-Grèves vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater IHEDREA vd
Partio PS
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Parizo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Deputitino de la 5-a distrikto de Côtes-d'Armor
Antaŭulo Alain Gouriou
Regiona konsilianino de Bretonio
Dum 29-a de marto 2004
vd Fonto: Vikidatumoj

Corinne Erhel estas franca politikistino , naskiĝinta la 3-an de februaro 1967 en Quimper (Finistère) kaj mortinta la 10-a de majo 2017 en Saint-Brieuc (Côtes-d'Armor).

Ŝi estis membro de la Socialista Partio ekde 1997. En novembro 2016 ŝi aliĝis al la movado La République en marche de Emmanuel Macron.

En 2007, ŝi estis elektita deputito de la 5-a deputita distrikto de Côtes-d'Armor por la 13-a parlamenta periodo (2007-2012). Ŝi estis reelektita por dua mandato en 2012 per preskaŭ 64% de la voĉoj (39 319 balotantoj)[1].

Biografio

Diplomita de la IHEDREA, kun fakiĝo pri teritoria aranĝo[2], ŝi fariĝis, en 1990, teknika asistantino de la interkomunuma ĉarto pri aranĝo kaj evoluigo de la kampara Tregoro, unu el la naŭ historiaj provincoj de Bretonio (ĝi enhavas la okcidentan parton de la departemento Côtes-d'Armor).

En 1997, ŝi fariĝis parlamenta asistanto de Alain Gouriou, deputito-urbestro de Lannion (Côtes-d'Armor).

En 2004, ŝi estis elektita regiona konsilianino de Bretonio. En 2006, Alain Gouriou oficiale sciigis ke li ne rekandidatos por la deputitaj balotoj. Corinne Erhel tiam fariĝis la kandidato de la Socialista Partio.

Ŝi estis elektita deputitino la 17-an de junio 2007, por la 13-a parlamenta periodo (2007-2012), en la 5-a distrikto de Côtes-d'Armor venkinta, en la 2-a balotvico, Marie-Dominique Furet (UMP) per 56,08 % de la voĉoj.

Sekve de sia elekto de 2007, ŝi konfirmis sian iron ĝis la fino de sia mandato de regiona konsilianino, sed ke, konforme al siaj promesoj kaj al la principo de nekumulo de mandatoj, ŝi ne rekandidatos kaj ne rekandidatos por aliaj mandatoj, preferanta dediĉi sin al sia mandato de deputitino. Ŝi tamen aperis en la 12-a rango sur la listo de la maldekstro okaze de la regionaj balotoj de 2010 en Côtes-d'Armor. Ĝi konkeris 11 seĝojn, sed Corinne Erhel estis elektita pro la morto de Jacqueline Chevé en la balota kampanjo, ĉar ŝi estis la sekvanto sur la listo. Ŝi estis tiel reelektita regiona konsilianino de Bretonio.

En la Nacia Asembleo, ŝi kunsidas en la frakcio « Socialistae, Radikala kaj Civitana », kies estrarano ŝi estas. Ŝi estas membro de la komisiono pri ekonomiaj aferoj[3].

Ŝi aparte sekvas la temojn ligitaj al ciferecigo, kun socia, teritoria, ekonomia kaj industria graveco. Pri tio, ŝi estas aŭtoro de multaj informraportoj. La 1-a ekde aprilo 2008, kunredaktita kun Jean Dionis du Séjour pri la apliko de la leĝo n° 2004-575 de la 21-a de junio 2004 por fido en la cifereca ekonomio[4]. Poste, en aprilo 2011, 2-a raporto, kunredaktita kun Laure de La Raudière, pri la neŭtraleco de Interreto kaj de retoj[5] kaj alia en decembro 2011 pri ekapliko de la leĝo pri la lukto kontraŭ la cifereca frakturo[6].

En februaro 2013, ŝi liveris la konkludojn de la informkomisio pri la efiko de la regulado de telekomunikoj al la telekomunika sektoro[7], kies kunredaktinto ŝi estis.

Ŝi estis en oktobro 2013 raportinto de la eŭropa rezolucipropono pri la cifereca strategio de la Eŭropa Unio[8] por la komisiono pri ekonomiaj aferoj de la Nacia Asembleo.

Ŝi prezentis en majo 2014 la konkludojn[9] de nova informkomisio kun Laure de La Raudière, deputitino de Eure-et-Loir, pri la evoluigo de la franca cifereca ekonomio[10].

Ŝi estis ankaŭ ekde 2012 raportinto por opinio de la buĝeto elektronikaj komunikoj kaj cifereca ekonomio por la financa leĝprojekto[11].

En februaro 2009, Corinne Erhel asertis sian kontraŭon al la eniro de nova poŝtelefonreta kompanio sur la franca merkato[12] kiu povus, laŭ ŝi, malstabiligi la ekzistantan konkurencon[2] kaj lasi malpli da frekvencoj al la tri nunaj kompanioj por la kreskigo de la 3G-a kovraĵo.

Ŝi kontraŭis ekde januaro 2012 la prok=jekton pri eltiro de sablo en golfo de Lannion - Rozgranita bordo. Ŝi regule alparolas la ŝtatajn povojn pri ĝiaj konsekvencoj por la biodiverseco kaj la marbordo, la riskoj de uzkonfliktoj kaj la efiko al la dungado kaj ekonomia aktiveco kaj surmare kiel surgrunde. Ŝi ricevis en junio 2014 la opozicion de Ségolène Royal, ministro pri ekologio, daŭriva evoluigo kaj energio, pri tiu projekto.

En novembro 2016, ŝi aliĝas al la politika movado de Emmanuel Macron, kiel kandidato por la prezidentaj elektoj de 2017. En majo 2017, okaze de publika kunveno kun la kandidato, ŝi suferas koran malsanon, kaj forpasas tuj poste en malsanulejo, ĝuste antaŭ la balotoj.

Mandatoj

  • Deputitino de la 5-a distrikto de Côtes-d'Armor ekde la 20-a de junio 2007.
  • Regiona konsilianino de Bretonio

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Fontoj

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.