La Cordillera Occidental (en Esperanto Okcidenta Montaro aŭ Okcidentaj Andoj) estas la plej malalta el la tri branĉoj de la Kolombiaj Andoj. La averaĝa altitudo estas 2,000 m kaj la plej alta pinto estas Cerro Tatamá kun 4,250 m. La montaro etendas el sudo al nordo dividiĝante el Kolombia Masivo al Nariño, pasas norde tra la departementoj Kaŭko, Valo de Kaŭko, Risaraldo, Ĉokoo, kaj Kaldaso al la Masivo Paramijo en la departementoj Antjokio kaj Kordovo. El tiu masivo la montaro dividiĝas por formi la Serranías Ayapel, San Jerónimo kaj Abibe. Kaj poste eniras en la Kariba Ebenaĵo kaj en la valo de la rivero Sinuo.
Geografio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.