Constantin Dominte | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1944 |
Morto | 1-an de aprilo 2006 (62-jaraĝa) en Bukareŝto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Constantin DOMINTE (naskiĝis la 23an de majo 1944; mortis la 27-an[1] aŭ 29-an[2] de aprilo 2006 en Bukareŝto) estis rumana esperantisto kaj universitata profesoro pri ĝenerala lingvistiko en la Bukareŝta universitato.
Li lernis Esperanton aŭtodidakte en 1958. Li kunordigis la kompiladon de la plej ampleksa dudirekta Esperanto-vortaro por rumanlingvanoj kaj kunlaboris al Rumana antologio, Eminescu en Esperanto kaj aliaj libroformaj eldonaĵoj. En 2005 aperis lia broŝuro Din lirica de expresie esperanto kun 11 originalaj Esperantaj poemoj de aliaj aŭtoroj, kiujn li tradukis en la rumanan. En 2006, post lia morto, aperis lia E-lernolibro por rumanlingvanoj Lecţii de esperanto pentru începători, kiun li aŭtoris sub la plumnomo Tudor Denectin.
Bibliografio
- Dicţionar Esperanto-Român şi Român-Esperanto cu un compendiu de fonetică, lexic şi gramatică esperanto. Bucureşti: Universitatea din Bucureşti, Facultatea de Limbi şi Literaturi Străine, Colectivul Esperanto-Interlingvistică, 1980.
- Rumana antologio. Kunredaktis Constantin Dominte kaj Jozefo E. Nagy. Zagreb: Internacia Kultura Servo, 1990.
- Din lirica de expresie esperanto. 11 traduceri şi adaptări de Constantin Dominte. Rotterdam: Eldonejo Bero, 2005.
- Lecţii de esperanto pentru începători. [Timişoara]: Eurobea, 2006.
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2007-09-27.
- ↑ Ignat Florian Bociort: Grandega perdo por la rumana movado Arkivigite je 2007-07-02 per la retarkivo Wayback Machine, en Informilo por Interlingvistoj 57 (2/2006) p. 15–17.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.