Confolens | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | Nova Akvitanio | ||
Departemento | Ĉarento (Charente) | ||
Arondismento | Confolens | ||
Kantono | Charente-Vienne | ||
Antaŭa regiono | Puatuo-Ĉarentoj | ||
INSEE kodo | 16106 [+] | ||
Poŝtkodo | 16500 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 722 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 115 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo)46.0136111111110.67222222222222Koordinatoj: 46° 1′ N, 0° 40′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,63 km² (2 363 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Confolens [+] | |||
Confolens - laŭ la latina vorto confluens, "kunfluo", prononco laŭ sistemo IFA [kɔ̃fɔlˈɑ̃], jen france, en limoĝia [[okcitana lingvo Confolent - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ĉarento (france Charente, prononco [ʃaʁˈɑ̃t]), en la regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine) kaj en la antaŭa regiono Puatuo-Ĉarentoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 2 722 loĝantoj sur areo de 23,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 115 loĝantoj/km². La urbo estas la administra centro de la samnoma arondismento Confolens, sekve havas la titolon subprefektejo, kaj ankaŭ estas la centro de la kantono Charente-Vienne (ĝis marto 2015 ĝi estis la centro de eĉ du kantonoj, nomitaj "Confolens-nordo" kaj "-sudo").
Geografio
Confolens situas 50 km nordokcidente de Limoĝo. En la urbocentro la rivereto Le Goire dedekstre enfluas la riveron Vienne (okcitane Vinhana), kiu de tie fluas norden. En la kvartalo Saint-Germain ankoraŭ la rivereto L'Issoire enfluas la pli grandan riveron, ankaŭ ĝi dedekstre.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj