Conan the Barbarian | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Conan the Barbarian |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 14 maj. 1982, 25 aŭg. 1982, 2 apr. 1982, 1982 |
Ĝenro | agfilmo, fantasta filmo, filmo bazita de literatura verko, aventura filmo |
Kameraado | Duke Callaghan |
Reĝisoro(j) | John Milius |
Produktisto(j) | Dino De Laurentiis • Raffaella De Laurentiis |
Scenaro | Oliver Stone • John Milius |
Filmita en | Hispanio • Almerio • Alkazabo de Almerio |
Muziko de | Basil Poledouris |
Rolantoj | Arnold Schwarzenegger • James Earl Jones • Max von Sydow • Sandahl Bergman • Mako Iwamatsu • Jack Taylor • Jorge Sanz • Ben Davidson • Cassandra Gava • Gerry Lopez • Valérie Quennessen • William Smith • Franco Columbu • Luis Barboo • Ron Cobb • Sven-Ole Thorsen • John Milius • Donald Gibb • Nadiuska |
Produktinta firmao | 20th Century Studios Dino De Laurentiis Corporation Universal Studios |
Honorigoj | Saturn Award for Best Actress |
IMDb | |
Conan the Barbarian (Konan la barbarulo) estas usona filmo de 1982 reĝisorita de John Milius. La filmo rakontas la historion de barbarulo nomita Konan kiu serĉas revenĝon pro la morto de siaj gepatroj fare de Thulsa Doom, la estro de sekto kiu adoras serpentojn. La historio estas bazita sur la rakontoj de Robert E. Howard, pri samnoma rolulo kaj la etoso de glavo kaj sorĉado. La protagonista roloj estas ludataj de Arnold Schwarzenegger kaj James Earl Jones.
Intrigo
Tuj post lia patro konfesas al li la «sekreton de la ŝtalo» kaj la gravon de tiu por la popolo kimeria, ĉe la fabrikado de grandioza glavo, la familio de Konan estas masakrita kun la tuta vilaĝo; ankaŭ la glavon prenas la venkinto, kiu detruis la vilaĝon dum la rabado. La infanojn oni vendis kiel sklavoj kaj Konan estas katenita dum jaroj al enorma radego. Li kapablas movi la radegon pere de sia eksterordinara forto kiun li ekhavis pere de tiu ekzercado. Aĉetita de gladiatorestro, Konan venkas ĉiujn batalojn, pere de sia forto kaj de armiltrejnado. Liberigita, li savas ŝteliston, Subotai, kaj trairas la mondon kun li serĉe de revenĝo.
Ambaŭ renkontas Valeria, aventurulino, kaj la triopo ŝtelvenas al turo de la mistera sekto mortiginte la gigantan serpenton gardistan de la loko. Konan tiam malkovras, ke Thulsa Doom, la sektestro, estas kiu detruis sian vilaĝon. Doom estis kaptinta en sia rabado la filinon de la reĝo Osric, kiu promesas al la triopo fortan rekompencon se ili revenigas ŝin. Valeria kaj Subotai proponas gardi la monon donitan de Osric kaj fuĝi, sed Konan deziras ĉefe la revenĝon: rezignante pri la amo de Valeria kaj pri la amikeco de Subotai, li lasas ilin por serĉi Doom. Konan alvenas ĝis lia templo, nome la povomonto, sed li estas kaptita kaj krucumita sur «la arbo de la malfeliĉo», post Doom klarigis, ke la povo sur la karno estas pli grava ol la povo sur la ŝtalo.
Geaktoraro kaj roluloj
- Arnold Schwarzenegger, Konan
- James Earl Jones, Thulsa Doom
- Max von Sydow, Reĝo Osric
- Sandahl Bergman, Valeria
- Ben Davidson, Rexor
- Cassandra Gava, sorĉistino
- Gerry López, Subotai
- Makoto Iwamatsu / Mako, Magiisto Akiro / rakontisto
- Valérie Quennessen, princino Jasimina
- William Smith, patrino de Konan
- Franco Columbu, esploristo pikta
- Jack Taylor, pastro
- Sven Ole Thorsen, Thorgrim
- Nadiuska, patrino de Conan
- Jorge Sanz, Konan infano
Informaro
Plimulton de eksteraj scenoj oni filmis en diversaj lokoj de Hispanio.
La filmo ricevis plurajn premiojn en internaciaj festivaloj.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Conan el Bárbaro (película de 1982) en la hispana Vikipedio.