infloresko de Combretum constrictum | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
kombreto Combretum Loefl. | ||||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||||
Bucidaceae Spreng. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La kombretacoj[3] (latine Combretaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo mirtaloj (Myrtales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 15 genrojn kaj 480 speciojn[1],[4]. Ĝia tipa genro estas kombreto[3].
Tiu familio inkludas arbojn, arbedojn, kaj lianojn, kaj precipe en Sud-Afriko kaj Tanzanio la indiĝenan Combretum imberbe. Tri genroj, Conocarpus, Laguncularia kaj Lumnitzera, vegetas en mangrovoj [5]. Kombretacoj estas larĝe disvastiĝitaj en la subtropikoj kaj tropikoj. Iuj membroj de tiu familio produktas utilan konstrulignon, kiel idigbo el eburborda terminalio.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (8 jun. 2020)[1],[4], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[6]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Myrtales Juss. ex Bercht. & J.Presl - mirtaloj
- Combretaceae R.Br. - kombretacoj
- Anogeissus (DC.) Wall. ex Guill., Perr. & A. Rich. - anogeiso
- Buchenavia Eichler - bukenavio
- Bucida L. - bucido*
- Combretum Loefl. - kombreto[3]
- Conocarpus L. - konokarpo
- Dansiea Byrnes - dansieo
- Getonia Roxb. - getonio
- Guiera Adans. ex Juss. - gviero
- Laguncularia C.F. Gaertn. - lagunkulario
- Lumnitzera Willd. - lumnicero
- Meiostemon Exell & Stace - mejostemono*
- Myrobalanus Gaertn. - mirobalano
- Pteleopsis Engl. - pteleopso
- Quisqualis L. - kviskvalo
- Strephonema Hook. f. - strefonemo
- Terminalia L. - terminalio[7]
- Thiloa Eichler - tiloo
- Combretaceae R.Br. - kombretacoj
- Myrtales Juss. ex Bercht. & J.Presl - mirtaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
Referencoj
- 1 2 3 Combretaceae ĉe World Flora Online
- ↑ Family: Combretaceae R. Br., nom. cons.. Germplasm Resources Information Network. United States Department of Agriculture (2003-01-17). Arkivita el la originalo je 2010-05-30. Alirita 2010-11-27.
- 1 2 3 kombreto en PIV ĉe vortaro.net
- 1 2 Combretaceae ĉe The Plant List
- ↑ Lumnitzera. University of Queensland. Alirita 2010-06-30.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ terminalio en PIV ĉe vortaro.net