Tierra de Alcántara | |||
---|---|---|---|
Natura komarko | |||
administra teritoria unuo [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Ĉefurbo | Alcántara | ||
- koordinatoj | 40° N, 7° U (mapo)39.72691223-6.81449505Koordinatoj: 40° N, 7° U (mapo) | ||
Areo | 1 579,17 km² (157 917 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 8 571 [+] (1-a de januaro 2023) | ||
Denseco | 5,43 loĝ./km² [+] [+] | ||
Tierra de Alcántara | |||
Vikimedia Komunejo: Tierra de Alcántara [+] | |||
La Tierra de Alcántara [alKANtara] (Tero de Alkantaro), Comarca de Alcántara aŭ Komarko de Alcántara estis unu de la "naturaj komarkoj" de Ekstremaduro, situa en la okcidenta parto de la provinco de Cáceres. La ĉefurbo estis Alcántara. La teritorio ekzakte korespondas al la nuna komarko Brozas. Ĝi estas trapasata de la rivero Taĵo kaj ĉefe de la akvorezervejo de Alcántara. La historia gravo de la Ordeno de Alcántara estis pli granda kaj atingis vilaĝojn kiel la nunaj Valencia de Alcántara aŭ San Vicente de Alcántara, aktuale ne inkluditaj en la komarko aŭ eĉ la provinco kaze de San Vicente. Laŭ la stato de 2023 en la komarko vivis 8 571 loĝantoj sur areo de 1 579,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
La municipoj de la nuna komarko Brozas estas:
municipoj | loĝantaro | loĝantaro | areo | |
---|---|---|---|---|
oficiala nomo | dialekta nomo | (2007) | (2023) | (km²) |
Alcántara | - | 1 654 | 1 348 | 552 |
Acehúche | L'Aceúchi | 866 | 802 | 91,06 |
Brozas | - | 2 195 | 1 734 | 399 |
Ceclavín | - | 2 095 | 1 780 | 159 |
Mata de Alcántara | La Mata | 347 | 284 | 34 |
Navas del Madroño | Las Navas | 1 487 | 1 243 | 112 |
Piedras Albas | - | 211 | 130 | 4,54 |
Villa del Rey | La Villa del Rey | 137 | 116 | 57,29 |
Zarza la Mayor | Zarza la Mayol | 1 462 | 1 134 | 170,28 |
sume | 10 454 | 8 571 | 1579,17 |
La municipo Portezuelo historie estis parto de la areo Tierra de Alcántara, sed nun oficiale apartenas al la najbara Valo de Alagono.
Vidu ankaŭ
Komarkoj de Cáceres komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara Komarkoj de Badaĥozo Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión |