Columbia | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
planurbo • censa loko • urbeto • urbego | |||||
Devizo: The Next America | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 21044–21046 • 21044 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 104 681 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 256 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 39° 13′ N, 76° 51′ U (mapo)39.2156213-76.8582049Koordinatoj: 39° 13′ N, 76° 51′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 124 m [+] | ||||
Areo | 83,358314 km² ( 833 5.8 314 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Columbia, Maryland [+] | |||||
Columbia (IFA: /kəˈlʌmbiə/, proksimume ko-LOM-bia) estas censo-nomita loko en Gubernio Howard, Marilando, Usono, kaj estas unu el la ĉefaj komunumoj de la urba regiono Baltimoro–Vaŝingtono. Ĝi estas laŭplana komunumo kiu konsistas el 10 vilaĝoj.
Historio
Columbia komenciĝis kun la ideo ke urbo povas plibonigi la vivkvaliton de la loĝantaro. Kreinto James W. Rouse taksis la novan komunumon laŭ homaj valoroj, ne nur ekonomio kaj inĝenierado. Malfermite je 1967, la celo de Columbia estis elimini ne nur la ĝenojn de la tiamaj desegnoj, sed ankaŭ elimini rasan, religian, kaj klasan apartigojn. Columbia konsekvence rangis en la 10 Plej Bonaj Lokoj por Loĝi taksitaj de CNN Money.[1] Je 2020, Columbia rangiĝis la 5a plej bona loko por loĝi en Usono.[2]
Columbia konsistas nur el la tereno regita de la Asocio de Columbia, sed pli granda tereno inkluziviĝas en ties nomo laŭ la Usona Poŝta Servo kaj la Censa Buroo. Ĉi tiuj inkluzivas plurajn aliajn komunumojn kiuj ekzistis antaŭ Columbia, inkluzive Simpsonville, Atholton, kaj pri la censo, parto de Clarksville. La censa loko havis loĝantaron de 99 615 je la Usona Censo de 2010.[3] Ĝi estas la dua plej loĝata komunumo en Marilando post Baltimoro. En 2015, la Usona Enketo de Komunumoj de la Usona Censa Buroo taksis la loĝantaron proksimume je 103 467.
Fondis Columbia-n James W. Rouse (1914-1996), de la urbo Easton en Marilando. Je la 1930-aj jaroj Rouse kunfondis en Baltimoro bankan firmaon kun la nomo Moss-Rouse Company. Je la 1950-aj jaroj la firmao, kies nomo estis fariĝinta James W. Rouse kaj Co., sin etendis al butikcentrojn. Je 1957 Rouse kreis Community Research and Development, Inc. (CRD) por konstrui, posedi, kaj direkti butikcentrojn en Usono, kaj tio publikiĝis je 1961. Je 1966, la nomo ŝanĝiĝis al The Rouse Company.[4][5]
Je la fruaj 1960-aj jaroj, Rouse decidis konstrui novan modelan urbon. Ties ideoj informiĝis el kelkaj fontoj, inkluzive ties kristanaj kredoj kaj la celo akiri profiton, influoj kiujn Rouse konsideris kontraŭaj.
Geografio
Klimato
Columbia havas humidan subtropikan klimaton, kun malvarmaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj.
Loĝantaro
NOTO: La CDP inkluzivas areojn kiuj ne apartenas al la laŭplana komunumo.
Je julio 2019, la loĝantaro de Columbia konsistas el 47,3% ne-hispanidaj blankuloj.[6]
Censo de 2010
Loĝantaro de Columbia laŭ raso (2010) | ||
Raso | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Entute | 99 615 | 100 |
Blankuloj | 55 322 | 55 |
Nigruloj | 25 231 | 25 |
Aziaj | 11 390 | 11 |
Hispanidaj | 7884 | 7 |
Pluraj rasoj | 4424 | 4 |
Aliaj | 2811 | 2 |
Tri rasoj aŭ pli | 465 | < 1% |
Indiĝenaj | 393 | < 1% |
La censo de 2009-2013 raportas la medianan enspezon de familio en la CDP estis US$99 877. Popersona enspezo en la CDP estis US$46 374. Proksimume 4,1% el familioj kaj 6,6% el la loĝantaro estas konsiderataj malriĉaj, inkluzive 8,8% el tiuj malpli ol 18-jarhavaj kaj 6,4% el tiuj pli ol 65-jarhavaj.
Frataj urboj
- Cergy-Pontoise, Francio (1977)[7]
- Tres Cantos, Hispanio (1990)
- Tema, Ganao (2013)
- Cap-Haïtien, Haitio (2016)
- Liyang, Ĉinio (2018)
Rilataj urboj
The Rouse Company, nun posedata de la Howard Hughes Company, posedas kaj direktas multajn laŭplanaj komunumoj HUD Title VII-New Town aparte de Columbia. Ĉi tiuj inkluzivas The Woodlands (Teksaso), Bridgeland Community (Teksaso), kaj Summerlin (Nevado).[8]
Referencoj
- ↑ "Best Places to Live 2014", Money. Kontrolita 18-a de oktobro 2014.
- ↑ Columbia, Maryland is on Money's Best Places to Live list (en-us). Alirita 2020-09-23.
- ↑ Geographic Identifiers: 2010 Demographic Profile Data (G001): Columbia CDP, Maryland. American Factfinder. U.S. Census Bureau. Arkivita el la originalo je 2020-02-13. Alirita 1-a de aŭgusto, 2017.
- ↑ "C.R.D. Board Backs Swap of Stock With Rouse Firm," The Baltimore Sun, Feb. 9, 1966, p.
- ↑ "Suit Filed to Void Rouse's Recent Acquisition of Firm," The Baltimore Sun, 21-a de aŭgusto, 1966, p.
- ↑ QuickFacts Columbia CDP, Maryland. United States Census Bureau.
- ↑ Archived copy. Arkivita el la originalo je 2014-02-03. Alirita 2014-01-22.
- ↑ Howard Hughes Corporation Properties. Arkivita el la originalo je 5-a de decembro 2013. Alirita 2-a de decembro 2013.