Collex-Bossy
Blazono de Collex-Bossy
komunumo en Svislando komunumo en Francio
Kantono Ĝenevo
Distrikto(Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj 46° 16′ 48″ N  7′ 23″ O / 46.28000 °N, 6.12306 °O / 46.28000; 6.12306 (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 48″ N  7′ 23″ O / 46.28000 °N, 6.12306 °O / 46.28000; 6.12306 (mapo)
Nombro de loĝantoj1642
Areo6,89 km²
Alteco430 m super marnivelo
Poŝtkodo1239
Komunumkodo6615
Mapo de Collex-Bossy

Collex-Bossy estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 712 loĝantoj sur areo de 6,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 248 loĝantoj/km².

Geografio

Collex-Bossy situas ĉe la sudokcidenta bordo de la rivero Versoix en la nordo de la kantono. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Collex kaj Bossy.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,86 km², de kiuj 24,9% estas kovritaj de arbaro, 64,4% servas por agrikulturo kaj 10,2% por setlado[1].

Najbaraj komunumoj

La komunumo Collex-Bossy limas en nordoriento al Versoix, en okcidento al Genthod, en sudoriento al Bellevue, en sudokcidento al Ferney-Voltaire (Francio), en okcidento al Ornex (Francio) kaj en nordokcidento Versonnex (Francio).

Trafiko

Collex-Bossy estas konektita per la buslinio Z al la urba transportreto de Ĝenevo.

Ĉe la suda limo de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A1, al kiu la plej proksima alveturejo troviĝas tri kilometrojn sude en Le Grand-Saconnex apud la internacia flughaveno Ĝenevo.

Historio

La unua dokumenta mencio de Collex-Bossy datiĝas el la jaro 1258 kiel Coliacum kaj Bocium.[2]

De 1536 ĝis 1567 la komunumo estis sub la regado de Berno. Tiam ĝi estis ĝis komence de la 17-a jarcento sub regado de Savojo, kaj en 1601 ĝi venis al Francio. En la jaro 1815 la komunumo estis koncedita de Francio al la Respubliko de Ĝenevo, kun kiu ĝi en la jaro 1816 fariĝis parto de Svislando.

De 1790 ĝis 1855 al la komunumo ankaŭ apartenis Bellevue, kaj la tuta komunumo portis tiun nomon. Tiam Bellevue estis disigita de Collex-Bossy kaj fariĝis memstara komunumo.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.