Collazos de Boedo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34407 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 37′ N, 4° 29′ U (mapo)42.618888888889-4.4833333333333Koordinatoj: 42° 37′ N, 4° 29′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 932 m [+] | ||
Areo | 21 km² (2 100 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Collazos de Boedo [+] | |||
Collazos de Boedo [koLJAzos deboEdo] estas municipo en la nordocentro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize al la subkomarko Boedo-Ojeda. La municipa teritorio enhavas ankaŭ la submunicipon Oteros de Boedo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21,00 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis pli ol 300 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 80 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.