Cogollos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 616 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 12′ N, 3° 42′ U (mapo)42.200833333333-3.6988888888889Koordinatoj: 42° 12′ N, 3° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 892 m [+] | ||
Areo | 31,247 km² ( 312 4.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cogollos [+] | |||
Cogollos [koGOljos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Cogollos estas komprenebla kiel Burĝonoj aŭ Laktukoj.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,247 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 593 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj akiris pli ol 300 dum la 21-a jarcento.
Ĝi distas 16 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Arcos de la Llana, Sarracín, Revillarruz, Villangómez, Hontoria de la Cantera, Valdorros kaj Madrigal del Monte. Cogollos estas la municipa ĉefurbo, kiu havas du kvartalojn, nome de San Pedro kaj de San Román.
Ĝi estas ĉe la Aŭtovojo de la Nordo A-1 inter Burgoso kaj Lermo, kun Ventas de Saldaña norde kaj Valdorros kaj Madrigalejo del Monte sude.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Petro kaj de Sankta Romano. Estas ventogeneratoroj.