Cogeces de Íscar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47440 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 143 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 4° 33′ U (mapo)41.405833333333-4.5447222222222Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 736 m [+] | ||
Areo | 13,41 km² (1 341 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cogeces de Íscar [+] | |||
Cogeces de Íscar [koĤEzes deISkar] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Cogeces de Íscar estas komprenebla etimologie kiel vorto rilata al rikolto kaj aludo al Íscar, ĉar ĝi apartenis al la Senjorlando de Íscar.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 142 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 340 el la 1920-aj jaroj.
Ĝi distas 34 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, 6 km de Íscar kaj 15 km de Cuéllar. Ĝi limas kun la provinco Segovio. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado rilata al la vojoj inter Portillokaj Íscar, kaj de pilgrimantoj, komercistoj kaj soldatoj, kaj ties oficiala fondo datas el la 11-a jarcento.
Frua dokumenta mencio estas de 1144. En la municipo loĝis Don Juan de Zúñiga Avellaneda y Velasco, kiu estis gravulo de la kortego de la reĝo de Karolo la 1-a. Ankaŭ gravaj familioj loĝis en Cogeces kiel Avellaneda, Leiva, de la Cuadra aŭ Hermosilla, ĉiuj ligitaj al gravaj familioj de Íscar kaj Cuéllar. Ĝi dependis de la Senjorlando de Íscar kiel unu el ties plej gravaj lokoj. Kiam oni organizis la hispanan teritorion en provincoj kaj ĝis komenco de la 20-a jarcento ĝi apartenis al la provinco Segovio kaj aliĝis poste al la provinco Valadolido.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (bovoj) kaj elfosado de gipso. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la gotika preĝejo de la 15-a jarcento kaj la ermitejo de Magdala.