Code inconnu
filmo
Originala titolo Code inconnu: Récit incomplet de divers voyages
Originala lingvo araba lingvo  germana lingvo  franca lingvo  rumana lingvo  angla lingvo
Kina aperdato 2000, 1 feb. 2001
Ĝenro filma dramo
Kameraado Jürgen Jürges
Reĝisoro(j) Michael Haneke
Produktisto(j) Marin Karmitz
Scenaro Michael Haneke
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Giba Gonçalves
Rolantoj Juliette Binoche  Thierry Neuvic  Josef Bierbichler  Luminița Gheorghiu  Djibril Kouyaté  Aïssa Maïga  Andrée Tainsy  Arsinée Khanjian  Bruno Todeschini  Carlo Brandt  Didier Flamand  Féodor Atkine  Florence Loiret Caille  Jean-Yves Chatelais  Malick Bowens  Marc Duret  Maurice Bénichou  Nathalie Richard  Paulus Manker  Philippe Demarle  Walid Afkir  Costel Cașcaval  Sandu Mihai Gruia  Pascal Loison  Michael Haneke  Irina Lubtchansky  Batala  Ona Lu Yenke
Produktinta firmao MK2 
Les Films Alain Sarde 
Arte France Cinéma 
France 2 Cinéma 
Bavaria Film 
ZDF 
Filmex Romania 
Ministry of Culture
IMDb

Code inconnu: Récit incomplet de divers voyages (Nekonata kodo: nekompleta rakonto de diversaj veturoj) estas filmo reĝisorita de Michael Haneke de la jaro 2000. Plimulto de la historio okazas en Parizo, Francio, kie la vivoj de kelkaj roluloj interplektiĝas. Code inconnu estas komponita de neeldonitaj longaj filmeroj filmitaj en reala tempo, interrompitaj nur kiam la perspektivo ene de sceno ŝanĝiĝas el tiu de unu rolulo al tiu de alia meze de la agado. Speciala eldono de la filmo estis publikigita per Blu-radia disko en 2015 fare de The Criterion Collection. La filmo estas inspirita per la vivo de la franca romanisto kaj militĵurnalisto Olivier Weber.

Code inconnu estas kunproduktoraĵo inter Francio, Germanio kaj Rumanio.

Intrigo

Parizo, fino de la 1990-aj jaroj. Elirante el sia hejmo, Anne, juna aktorino, renkontiĝas kun Jean, frato de sia koramiko, Georges. Tiu lasta, reporter-fotografo, forestas ofte, kaj nun laboras en Kosovo. Li ne deziris relabori la familian bienon kaj venis, senpense, al la ĉefurbo. Jean ricevas el Anne ŝlosilon de ŝia hejmo kaj forĵetas rubaĵon al rumana almozulino sidanta ĉe stratangulo. La virino gapas kaj preterpasanto, Amadou, alparolas la junulon postulante ekskuzon. La diskuto rapide malboniĝas, ĝis interveno de la polico, kiu liberigas Jean, arestas Amadou kaj portas la almozulinon al flughaveno por deporto. Amadou estas liberigita, kaj venas al rendevuo, sed en la saman restoracion venas Anne kaj rakontas al siaj amiko, ket Amadou atakis Jean sentiale. Amadou videblas poste kiel estro en grupa tamburado. Anne provludas por diversaj filmoj. Ŝi fakte aktoras por scenoj kaj de teroro kaj de humoro kiuj svagas la apartigon inter realo kaj fikcio.

Geaktoraro kaj roluloj

  • Juliette Binoche - Anne Laurent
  • Thierry Neuvic - Georges
  • Josef Bierbichler - Farmisto
  • Alexandre Hamidi - Jean
  • Maimouna Hélène Diarra - Aminate
  • Ona Lu Yenke - Amadou
  • Didier Flamand - Direktoro
  • Djibril Kouyaté - Patro
  • Marc Duret - Policano
  • Luminița Gheorghiu - Maria
  • Crenguta Hariton - Irina
  • Aïssa Maïga - Nigrulino kun blonda hararo

Referencoj

    Bibliografio

    Eksteraj ligiloj


    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Code Unknown en la angla Vikipedio.
    This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.