Clyde Tombaugh | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de februaro 1906 en Streator |
Morto | 17-an de januaro 1997 (90-jaraĝa) en Las Cruces |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Kansaso • Nord-Arizona Universitato • Kansasa Ŝtata Universitato |
Okupo | |
Okupo | astronomo • universitata instruisto |
Clyde William TOMBAUGH (naskiĝis la 4-an de februaro, 1906, mortis la 17-an de januaro, 1997) estis usona astronomo kiu famiĝis pro la malkovro de la planedoido Plutono je la 18-a de februaro 1930 en la Observatorio Lowell en Flagstaff, Arizono. Notinde estas, ke li tiutempe nur estis helpastronomo. En 1932 li komencis studadon en la Universitato de Kansaso, kie li en 1939 doktoriĝis. Dum sia kariero Clyde Tombaugh krom Plutonon malkovris 775 asteroidojn.
Vidu ankaŭ
- 1604 Tombaugh
- Kategorio:Malkovrita de Clyde Tombaugh
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.