Clausthal-Zellerfeld | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | Distrikto Goslar | ||||||
Komunumaro | Samtgemeinde Oberharz | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 05323 | ||||||
Poŝtkodo | 38678 | ||||||
Aŭtomobila kodo | GS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03153018 | ||||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Peter Dietz | ||||||
Partio de komunumestro | Nepartia | ||||||
Adreso de la administrejo | An der Marktkirche 8 38678 Clausthal-Zellerfeld | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 15286 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 48′ N, 10° 20′ O (mapo)51.80510.335555555556Koordinatoj: 51° 48′ N, 10° 20′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 560 m | ||||||
Areo | 33,96 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.clausthal-zellerfeld.de | ||||||
Clausthal-Zellerfeld estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Goslar de la federacia lando Malsupra Saksio en la okcidenta parto de la montaro Harz ĉirkaŭ 500 m super marnivelo. Fine de 2013 ĝi havis 15,769 loĝantojn. La urbo konsistas el la du centroj Clausthal kaj Zellerfeld kiuj estas la plej grandaj urbetoj en la komunumaro (Samtgemeinde) Oberharz kiuj enhavas entute proksimume 15.000 homoj. Al ĝi apartenas la vilaĝoj Buntenbock (sude), Wildemann (okcidente) kaj Schulenberg (nord-oriente).
Historie la urbo disvolviĝis en tiatempe malfacile atingebla montara regiono pro minaj agadoj (plumbo kun arĝento kaj iom da oro) kiuj estis ankaŭ la radikoj de la hodiaŭa teknika universitato (TU Clausthal) kun ĉirkaŭ 3.000 gestudentoj. La fama bakteriologo kaj Nobel-premiito Robert Koch (1843 - 1910) naskiĝis en Clausthal. La domo ankoraŭ same troviĝas en la urbo kiel la domo kie li vivis dum sia junaĝo.
Por turistoj allogaj estas la arbarriĉa ĉirkaŭaĵo, tre granda kolekto da mineraloj, muzeo de minado kaj granda ligna preĝejo (Marktkirche) en la centro de la urboparto Clausthal. Pro manko de neĝo en la lastaj jaroj vintra sporto ne plu estas grava turistomagneto.
Famuloj
- Carl Adolf Riebeck
- Friedrich Adolph Roemer, geologo kaj juristo
- Karl Ernst Abicht, pedagogo kaj filologo
Ĝemelurboj
- L'Aigle en Francio ekde 1972
- Spišská Nová Ves en Slovakio
|