Claudio Marchisio | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Il Principino ("El Princepet") |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1986 (38-jaraĝa) en Torino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://claudiomarchisio.it/ |
Claudio Marchisio (prononco [ˈklaudjo marˈkizjo]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 19-an de januaro 1986 en Torino, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2006 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino kaj antaŭe jam ekde la jaro 1993, do sepjara, estis en ties junulaj teamoj.
![](../I/Marchisio.png.webp)
Krome Claudio Marchisio ekde la jaro 2009 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Claudio Marchisio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.