Claude Lanzmann | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Claude Lanzmann | |||||
Naskiĝo | 27-an de novembro 1925 en Bois-Colombes, Seine, Francio | ||||
Morto | 5-an de julio 2018 (92-jaraĝa) en 12-a arondismento de Parizo, Francio | ||||
Tombo | Tombejo de Montparnasse vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Condorcet • Universitato de Tubingeno vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Jacques Lanzmann • Évelyne Rey vd | ||||
Edz(in)o | Angelika Schrobsdorff • Judith Magre vd | ||||
Amkunulo | Simone de Beauvoir vd | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • verkisto • filmreĝisoro • scenaristo • membro de Franca rezistado • filmproduktoro • filma scenaristo • dokumenta verkisto • reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | filmo vd | ||||
Aktiva dum | 1970–2011 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pourquoi Israël ❦ Shoah ❦ A Visitor from the Living ❦ Sobibor, October 14, 1943, 4 p.m. ❦ The Last of the Unjust vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Claude LANZMANN (naskiĝis la 27-an de novembro 1925 en Bois-Colombes, mortis la 5-an de julio 2018 en Parizo) estis franca ĵurnalisto, verkisto, kinisto, kaj kin-produktoro. En 1943, 18-jaraĝa, li engaĝiĝis en la Franca rezistado en Clermont-Ferrand kaj poste en la makis-insurekcio de Aŭvernjo.
Kunulo de Simone de Beauvoir inter 1952 kaj 1959, li sukcedis ŝin en 1986 kiel direktoro de la revuo Les Temps modernes, en kiu ŝi kunlaboris el la 1950-aj jaroj. En 1963, li edziĝis al la aktorino Judith Magre. En 1971, li kuniĝis al la germana romanistino Angelika Schrobsdorff, kaj en 1995 li edziĝis al Dominique Petithory. Li havas du gefilojn: Angélique Lanzmann, naskiĝinta en 1950, kaj Félix Lanzmann, naskiĝinta en 1993, juna studento, kiu mortis nur 23-jaraĝa, post dura lukto dujara kontraŭ "terura malsano", anoncite la 17-an de januaro 2017.[1]
Li estis reĝisoro de Shoah, dokumenta filmo de naŭ horoj kaj duono dediĉita al la neniigo de la judoj de Eŭropo en la naziaj ekstermejoj, elsendita por la unua fojo en 1985.
Filmografio
- 2013 - Le dernier des injustes
- 2010 - Le Rapport Karski (La raporto de Karski)
- 2001 - Sobibor
- 1994 - Tsahal
- 1985 - Shoah (Holokaŭsto)
- 1972 - Pourquoi Israel (Kial Israelo)
- 1970 - Élise ou la vraie vie
Notoj
- ↑ Le Carnet de ce jour du Figaro.
Eksteraj ligiloj
- Czego nie ma w „Raporcie Karskiego” Lanzmanna? Kio mankas en "La raporto de Karski" laŭ Lanzmann?