Claude Berri
Oskar-premiito
Persona informo
Claude Langmann
Naskonomo Claude Beri Langmann
Naskiĝo 1-an de julio 1934 (1934-07-01)
en 10-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Morto 12-an de januaro 2009 (2009-01-12) (74-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo, Parizo,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Pariza tombejo de Bagneux vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Cours Simon vd
Familio
Gefratoj Arlette Langmann vd
Edz(in)o Anne-Marie Rassam vd
Amkunulo Nathalie Rheims vd
Infanoj Thomas Langmann Julien Rassam vd
Profesio
Alia nomo Claude Berri vd
Okupo filmreĝisoro scenaristo filmproduktoro teatra aktoro filmaktoro produktoro reĝisoro vd
Aktiva dum 1953–2009 vd
Verkado
Verkoj Manon de la fontoj 
Jean de Florette vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Claude BERRI, realnome Claude Berel Langmann (naskiĝis la 1-an de julio 1934 en Parizo, mortis la 12-an de januaro 2009[1] en Parizo) estis franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo de kino[2].

Biografio

Naskita de judaj gepatroj, lia patro estis peltisto kaj lia patrino estis laboristino. Ili loĝis en n-ro 8 de "passage du Désir", en la 10-a arondismento de Parizo. Li nelonge faris la metion de sia patro sed paralele vizitis teatro-kursojn.

Claude Berri unuafoje ludis en teatro en la Mardoj de Teatro Caumartin, sub direktado de Jacques Pierre (poste fariĝinta reĝisoro de televido) kaj Jacques Ruisseau. Li interpretis «la filon» en teatraĵo Tchin-Tchin de, kaj kun François Billedoux en Teatro de Poche en Parizo.

Li gajnis konkurson «Naissance d'une Étoile» («Naskiĝo de Stelo»), en kategorio komediisto, antaŭ Jacques Ruisseau (felietono Le Temps des copains de Jean Canolle kaj Robert Guez, rolo de timema medicina studento «Étienne Chantournel»), kio havigis al li rolon kun Henri-Georges Clouzot, kune kun Brigitte Bardot kaj Jean Gabin, la juna komediistino Marie Laforêt gajnis siaflanke la unuan premion de tiu konkurso, kio havigis al ŝi unuan rolon en Plein soleil (de René Clément) kune kun Alain Delon.

Konsiderata kiel unu el la grandaj produktoroj kaj reĝisoroj de franca kino, Claude Berri ankaŭ estis amatoro de moderna kaj nuntempa arto, al kiu li dediĉis "Espace Claude Berri", kiu malfermis siajn pordojn en Parizo la 21-an de marto 2008.

En 2004, Claude Berri fariĝis prezidanto de Cinémathèque française. Li demisiis en 2007 pro personaj kialoj.

Li estis patro de aktoro Julien Rassam (1968-2002) kaj de aktoro kaj produktoro Thomas Langmann (naskiĝinta en 1972).

Unu el liaj lastaj publikaj aperoj estis ĉe la funebra ceremonio de Guillaume Depardieu, la 17-an de oktobro 2008 en Bougival.

En la nokto de sabato al dimanĉo 11-a de januaro 2009, li eniris reanimadon de urĝa neŭro-ĥirurgia servo de hospitalo de "la Salpêtrière" en Parizo. Suferante pro «interkrania hematono» laŭ precizigoj de hospitalo, li mortis en la mateno de la 12-a de januaro 2009 pro sekvoj de vaskulara cerba akcidento.

Filmaro

Filmaro kiel reĝisoro

  • 1962: Le Poulet (+ produktoro), kun ununura komediisto Jacques Marin.
  • 1964: Les Baisers, skeĉa filmo (parto «Baiser de 16 ans»)
  • 1964: La Chance et l'amour, skeĉa filmo (parto «La Chance du guerrie »)
  • 1966: Le Vieil homme et l'enfant (+ scenaristo). Parte aŭtobiografia filmo.
  • 1968: Mazel Tov ou le Mariage (+ scenaristo, aktoro, produktoro)
  • 1969: Le Pistonné (+ scenaristo, produktoro). Unua film kun Coluche kiel komediisto.
  • 1970: Le Cinéma de papa (+ scenaristo, aktoro). Parte aŭtobiografia filmo.
  • 1972: Sex-shop (+ scenaristo, aktoro)
  • 1975: Le Mâle du siècle (+ scenaristo, aktoro, produktoro)
  • 1976: La Première Fois (+ scenaristo)
  • 1977: Un moment d'égarement (+ scenaristo)
  • 1980: Je vous aime (+ scenaristo). Filmo bazita sur la sentimentalaj spertoj de Catherine Deneuve.
  • 1981: Le Maître d'école (+ scenaristo)
  • 1983: Tchao Pantin (+ scenaristo). César por plej bona aktoro al Coluche.
  • 1986: Jean de Florette (+ adaptado)
  • 1986: Manon des sources (+ adaptado)
  • 1990: Uranus (+ scenaristo)
  • 1993: Germinal (+ scenaristo, produktoro)
  • 1996: Lucie Aubrac (+ scenaristo)
  • 1999: La Débandade (+ scenaristo) (+ aktoro, sub la reala nomo de Claude Langmann)
  • 2001: Une femme de ménage (+ scenaristo, produktoro)
  • 2004: L'un reste, l'autre part (+ scenaristo, produktoro)
  • 2006: Ensemble, c'est tout (+ scenaristo, produktoro)

Filmaro kiel scenaristo aŭ adaptisto

  • 1961: Janine kurt-filmo de Maurice Pialat (scenaristo + dialogisto + aktoro)
  • 1972: L'Œuf de Jean Herman (adaptisto)
  • 1985: Le Fou de guerre de Dino Risi (franca adaptado + produktoro)

Dokumentaraj aperoj

  • 1995: L'Univers de Jacques Demy, dokumenta filmo en kino
  • 2003: Claude Berri, le dernier nabab, dokumenta filmo en televido

Filmaro kiel komediisto

Etaj roloj (ne kredititaj)

  • 1953: Le Bon Dieu sans confession de Claude Autant-Lara
  • 1954: Le Blé en herbe de Claude Autant-Lara
  • 1955: French Cancan de Jean Renoir
  • 1965: Compartiment tueurs de Costa-Gavras
  • 1966: La Ligne de démarcation de Claude Chabrol
  • 2001: Les Rois mages de Didier Bourdon kaj Bernard Campan - (+ produktoro)

Aliaj roloj

  • 1953: Le Bon Dieu sans confession de Claude Autant-Lara
  • 1958: Les Jeux dangereux, de Pierre Chenal
  • 1958: Les Cinq Dernières Minutes: Réactions en chaîne de Claude Loursais
  • 1959: J'irai cracher sur vos tombes de Michel Gast
  • 1960: Les Bonnes Femmes de Claude Chabrol
  • 1960: La Vérité de Henri-Georges Clouzot
  • 1961: La Bride sur le cou de Jean Aurel
  • 1961: Les lâches vivent d'espoir de Claude Bernard-Aubert
  • 1962: Les Sept Péchés capitaux skeĉa filmo (parto «L'Avarice», reĝisorita de Claude Chabrol)
  • 1964: Et vint le jour de la vengeance (Behold a Pale Horse) de Fred Zinnemann
  • 1964: Les Cinq Dernières Minutes: 45 tours et puis s'en vont de Claude Loursais
  • 1981: Le Roi des cons de Claude Confortès
  • 1983: L'Homme blessé de Patrice Chéreau - (+ produktoro)
  • 1990: Stan the Flasher de Serge Gainsbourg
  • 1994: La Machine de François Dupeyron
  • 1995: Les Trois Frères de Didier Bourdon kaj Bernard Campan - (+ produktoro)
  • 1998: Un grand cri d'amour de Josiane Balasko - sub la reala nomo de Claude Langmann
  • 2001: Va savoir de Jacques Rivette
  • 2002: Astérix & Obélix : Mission Cléopâtre de Alain Chabat - (+ produktoro)
  • 2003: Les Clefs de bagnole de Laurent Baffie
  • 2004: Ils se marièrent et eurent beaucoup d'enfants, de Yvan Attal - (+ produktoro)

Filmaro kiel produktoro

Teatro

  • 1959: Tchin-Tchin de François Billetdoux, reĝisoris François Darbon, Poche Montparnasse
  • 1963: Les Petits Renards de Lillian Hellman, reĝisoris Pierre Mondy, Théâtre Sarah Bernardt

Notoj kaj referencoj

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-29. Alirita 2009-01-12.
  2. Claude Berri, Auto-Portrait, Léo Scheer, Paris, 2005

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.