Classics estas franca eldonejo de ĵazdiskoj en Parizo, kiu specialiĝis pri la re-eldonado de licencliberaj sonregistraĵoj. Ĝi kompilas kronologie la originalajn sonregistraĵojn jam publikigitajn sub la nomo de la bandestro kaj ĝi konsinderas nur studio-registraĵojn. Celo de la eldonejo estas, eldoni kompletan superrigardon pri la publikigitaj registraĵoj de ĵazmuzikisto. Tiun ĉi laboron favorigas la fakto, ke la aŭtororajto en Francujo estingiĝas post 50 jaroj, kio ebligis konsideri ekzemple en 1999 jam fruajn sonregistraĵojn de Oscar Peterson kaj Bud Powell. Sur la diskoj troviĝas kompletaj pridiskaj informoj.
Eksteraj ligiloj
- Artikolo de Mike Zwerin pri Classics en Herald Tribune 1999
- Kelkaj katalogeroj de Classics ĝis 2002 kun detalaj informoj Arkivigite je 2008-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Kelkaj katalogeroj de Classics el 2008 Arkivigite je 2008-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.