Clara González | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Clara González Carillo |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1901 en Remedios |
Morto | 10-an de februaro 1990 (88-jaraĝa) en Panamurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Panamo |
Alma mater | New York University School of Law |
Okupo | |
Okupo | advokato • juĝisto • politikisto • universitata instruisto |

Clara González de Behringer (naskiĝis la 11-an de septembro 1900 en Remedios, Panamo, mortis la 11-an de februaro 1991 en Panamurbo)[1] estis panama advokatino, politikistino kaj instruistino. Ŝi estis la unua virino de sia lando kiu akiris diplomon pri juro.[2] Ŝi estis la unua juĝistino de la porinfana kuratora tribunalo ("Tribunal Tutelar de Menores") kreita en 1951.[2] Konvinkita feministino ŝi kreis la feminisman nacian partion ("Partido nacional feminista") en 1923 kaj la lernejon de virina kulturo ("Escuela de Cultura Femenina") en 1924.[3]
Privata vivo
En 1940 ŝi edziniĝis kun usona inĝeniero Charles Behringer kiu laboris en la Panama kanalo.
Referencoj
- ↑ Biografía de Clara González de Behringer Arkivigite je 2018-06-27 per la retarkivo Wayback Machine - Biblioteca Nacional de Panamá.
- 1 2 "Clara González de Behringer". Arkivita el la originalo je 2009-02-26. Alirita 2017-06-13.
- ↑ "Clara González de Behringer". Arkivita el la originalo je 2008-11-22. Alirita 2017-06-13.
Eksteraj ligiloj
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Clara González de Behringer en la hispana Vikipedio.