Cisteamino
Cisteamino
Plata kemia strukturo de la
Cisteamino
Cisteamino
Tridimensia kemia strukturo de la Cisteamino
Alternativa(j) nomo(j)
  • Merkaptamino
  • 2-Aminoetanotiolo
  • Tioetanolamino
Kemia formulo
C2H7NS
CAS-numero-kodo60-23-1
ChemSpider kodo5834
PubChem-kodo6058
Merck Index15,2776
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka solidaĵo kun malagrabla odoro
Molmaso77,145g mol−1
Denseco0,973g/cm−3[1]
Fandpunkto95 °C [2]
Bolpunkto133,6 °C [3]
Refrakta indico 1,486
Acideco (pKa)8,35
Ekflama temperaturo34,6 °C
SolveblecoAkvo:solvebla
Mortiga dozo (LD50)84 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H315, H319, H335, H360
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

CisteaminoC2H7NS estas organika kombinaĵo apartenanta al la funkciaj grupoj tiolaj kaj aminaj. En normalaj kondiĉoj ĝi estas blanka solidaĵo kun malagrabla odoro. Cisteamino estas nature trovebla en la homa korpo kaj estas degradiĝa produkto de la aminoacido cisteino. Cisteamino estas natura antioksidigaĵo produktita en preskaŭ ĉiuj mamuloj. Ĝi ankaŭ estas konata pro sia senpigmentiga efiko dum pluraj jardekoj. Kiel kremo, cisteamino havas iom da efikeco en la traktado de haŭta hiperpigmentado.

Reakcioj

Reakcio 1

  • Preparado de cisteamino per interagado de 2-kloro-etilamino kun sulfida acido:

kloro-etilamino + sulfida acido cisteamino + klorida acido

Reakcio 2

  • Preparado de cisteamino per interagado de etanolamino kun sulfida acido:

etanolamino + sulfida acido cisteamino + akvo

Reakcio 3

  • Preparado de cistamino per oksidado de la cisteamino:

2 cisteamino cistamino + 2 akvo

Reakcio 4

  • Preparado de cisteamino per interagado de aziridino (aŭ etilimino) kun sulfida acido:

aziridino + sulfida acido cisteamino

Reakcio 5

  • Preparado de cisteamina klorido per klorigo de la cisteamino'

cisteamino + klorida acido cisteamina klorido + akvo

Reakcio 6

  • Preparado de la cisteamina bitartrato per nekompleta traktado de la cisteamino kun tartrata acido:

cisteamino + tartrata acido cisteamina bitartrato + akvo

Reakcio 7

  • Preparado de cisteamino per senkarboksiligo de la cisteino:

cisteino cisteamino

Vidu ankaŭ

Referencoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.